Kreskanta Rezisto kontraŭ la drono-militoj de prezidento Obama (n-ro 424 / nov-dec 2013)
4 minutoj

La usona drono-progamo jam dum kelkaj jaroj plene funkcias. Distance gvidataj senhomaj armitaj aviadiletoj estas grandskale uzataj en la tiel nomata totala milito kontraŭ la terorismo en landoj kiel Afganio, Pakistano, Somalio kaj Jemeno. Pri la uzado de dronoj oni malmulte komunikis, kun la ultima motivo ne informi la malamikon, sed ĉiuj scias ke tiu drono-programo estas fifama. La aviadiletoj ne nur estas uzataj en suverenaj landoj por nejuridikciaj ekzekutoj, sed ili estas ankaŭ malpli precizaj ol la usona registaro pretendas. Je la fino de oktobro Amnestio Internacia kaj Human Rights publikigis raporton pri la grandnombro de viktimoj fare de dronoj. 

Soetkin Van Muylem1

Antaŭe mi ne timis la dronoj, sed kiam ili nun superflugas mi demandas min: “Ĉu mi estos la sekvonta viktimo?” Tio estas la demando metita de la 9-jaraĝa Nabila Rehman el la nordokcidenta Pakistano. Antaŭ unu jaro ŝi estis vundita dum drono-atako en sia malgranda vilaĝo Ghundi Kala. Ŝia avino, Manana Bibi, estis dispafita antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia frato Zubair estis, kiel ŝi-mem, vundita.

Amy Goodman2

 

“Ni havas fakte nur tre simplan mesaĝon al Usono: kiel vi justigas la murdon de avino? Kia maniere tio sekurigas kiu ajn?” Mustafa Qadri, kiu freŝdate publikigis Amnestio Internacia-raporton pri dronoj, faris tiujn demandojn dum la novaĵelsendo de la alternativa radiosendilo kaj televida sendstacio Democracy Now.

Inter la kreskanta nombro de anonimaj drono-viktimoj Nibila kaj Zubair estas unikaj. Nome, je la 29a de oktobro 2013 ili havis la ŝancon, kune kun ilia patro Rafiq ur Rehman, aperi antaŭ la Usona Kongreso kaj atesti pri la drono-atako kiun ili suferis kaj pri la ruiniga efiko kiun ĝi havis je ilia familio. Ili ankaŭ kunlaboris al nova dokumenta filmo de Robert Greenwald pri dronoj: “Unmanned: America’s Drone Wars”3. En tiu dokumento Rafiq, instruisto en elementa lernejo, priskribas la fatalan tagon: “ La homoj ĝuis la vivon antaŭ la atakoj. Estis la 24a de oktobro 2012. Post la lerneja tago mi iris al la urbo por preni lernejajn necesaĵojn." Reveninte hejmen oni rakontis al like lia patrino estis mortinta. Tie kie troviĝis ŝia ĝardeno estiĝis nun kratero. Ŝi estis plukanta okra-on kun la infanoj. “Estas tie kie mia patrino estas murdita” daŭrigas Rafiq. “ Mia familio estis ruinigita ekdekiam mia patrino estis murdita”.

Entute 9 infanoj estis vunditaj dum tiu drono-atako, kiu sekvis tipan modelon. La komenca atako estis tuj sekvata de alia, celanta trafi la helpantajn homojn. La 13-jara Zubair atestis antaŭ la Kongreso: “ Kiam la drono pafis la unuan fojon, la tero skuis kaj nigra fumo leviĝis. La aero odoris toksa. Ni forkuris, sed post kelkaj minutoj la drono denove pafis. La vilaĝanoj helpe alkuris kaj portis nin hopitalen. Ni pasigis doloregan nokton en la hopitalo kaj sekvontan matenon mi estis operaciita”. Mustafa Qadri klarigis: ”Ĉeestinta atestanto kaj viktimoj kiuj postvivis rakontas nin detale pri la timego, la paniko kiun ili spertis kiam la dronoj superflugis ilin… Pro la sekretigo ĉirkaŭ la drono-programo kaj la fakto ke la trafitaj regionoj estas tiel foraj kaj izolitaj, ni nur povas koni la tutan veron en la momento kiam Usono konfesas ĉion kaj klarigas kio estas la pravigo de tiuj murdoj”.

Kontestado

Prezidanto Obama, kiu ĉiam defendas la akuratecon kaj la laŭleĝecon de la laŭcela mortigo, estis antaŭ nelonge ĉi rilate kontraŭdirata de sia 16-jara heroino pri homaj rajtoj, Malala Yousafzai. Ŝi estas la pakistana lernejanino kiu en oktobro pasintjare estis pafita en la kapon de la Talibananoj pro ŝia eldiritaj apogoj por instruado de virinoj kaj knabinoj. Multaj komentariistoj anoncis ŝin (erare) kiel gajnonto de la Nobelpremio por la Paco. Je la 11a de oktobro 2013 ŝi estis invitata al aŭdienco ĉe la familio Obama. Kvankam oni nenion menciis pri dronoj en la oficiala preskomuniko, Malala tamen proklamis apartan deklaracion pri sia renkontiĝo kun la viro kiu en 2009 sufiĉe ironie ricevis la Nobelpremion por la Paco: “Mi ankaŭ esprimis mian maltrankvilecon pri la fakto ke drono-atakoj instigas al terorismo. Senkulpaj viktimoj estas mortigitaj dum tiuj agadoj kaj tio kondukas al venĝemo ĉe la pakistana popolo. Kiam ni reorientas niajn agadojn al la instruado, la influo estos granda.

La rezisto de la usonanoj kontraŭ la drone-militoj de prezidento Obama pli kaj pli kreskadas. Dum surpriza juĝista verdikto, 5 kontraŭdrono-aktivistoj estis malkondamnitaj en Novjorko post akuzo pro la blokado de enirpordo de la Hancock Field Air National Guard Base apud Syracuso, de kie estas gvidataj la dronoj. Eksa dronopiloto de la Flugarmeo, Brandon Bryant, kuraĝis kiel unua armeano doni sian opinion pri la teruregaĵo mortigi senkulpajn civilulojn je distanco kaj pri la posttraŭma streĉoĝeno kiu sekvis.

Sufiĉe hontige, nur 5 membroj de la Usona Kongreso, ĉiuj Demokratoj, finfine aperis por la atesto de la familio Rehman. Sed la dolorigaj vortoj de la juna Zubair intertempe tamen estas registritaj: “Mi ne plu amemas bluan ĉielon. Mi preferas nun grizan ĉielon. La dronoj ne flugas kiam la ĉielo estas griza. Dum mallonga periodo la mensa streĉo kaj la timego mildiĝas. Tamen, kiam la ĉielo heliĝas la dronoj revenas kaj do ankaŭ la timego”.

Amy Goodman

El la revuo Vrede n-ro 424 (novembro-decembro 2013)

 

1 soetkin van muylem: Paragrafo el: 'La amerika drono-politiko', en Vrede, nro 424, novembro-decembro, p23.

2 amy goodman estas la gastigantino en la ĉiutaga novaĵelsendo de Democracy Now! www.democracynow.org

3 Senpage spektebla sur la reto: www.warcosts.com.

 


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.