Image
La IKK devas alfronti malfacilajn kazojn
Foto: OSeveno
La IKK devas alfronti malfacilajn kazojn
Artikolo
4 minutoj

La Internacia Kriminala Kortumo (IKK) faris la 12an de aprilo 2019 ŝokan deklaron. La juĝistoj de la sekcio Prepara Esploro unuanime decidis negative rilate la malfermo de esplorado pri krimoj kontraŭ la humaneco kaj militkrimoj en Afganistano.

Laŭ la koncernaj juĝistoj la malfermo de esplorado ne servus “la interesojn de la justeco”. Estas malfacile kompreni kiel la juĝistoj bone servas la interesojn de la justeco kun tiu decido. Ili forprenas de la viktimoj ĉiun formon de kompensado.

La konstatoj de Fatou Bensouda, la ĉefakuzanto de la IKK, estis tamen klaraj: Estas “akcepteblaj motivoj por kredi” ke en Afganistano la usona armeo, la CIA, la Taliban kaj la afganaj ŝtattrupoj faris militkrimojn. En deklaro, por klarigi ilian decidon, la Prepar-esplorjuĝistoj argumentis ke esplorado devige devas okazi ‘en akceptebla tempolimo’. La pruvmaterialo kiun ili konsideris tamen rilatas al perforto plenumita ekde majo 2003 kaj laŭ la Internacia Juro ne estas templimo de eksvalidigo por militkrimoj aŭ krimoj kontraŭ la humaneco. Krome la celado al internacia justeco bezonas tempon, kiel estas ilustrita en la afero rilate la antaŭa Jugoslavio. La bosni-servia gvidanto Radovan Karadzic estis arestita en 2008, larĝe 13 jaroj post la unua akuzo de la internacia tribunalo. Daŭris ĝis marto 2016, 21 jaroj post la akuzo, antaŭ oni kondamnis lin.

Alia argumento, kiun la juĝistoj de la sekcio Prepara Esploro oponis por malakcepti afganistanproceson, estis la malfacileco por taksi la “antaŭvidojn pri sencohava kunlaboro kun la aferkoncernaj aŭtoritatoj”. Tio estas sendube aludo al Usono. La militista superpotenco de la mondo rifuzas membriĝi al IKK kaj malkaŝe malamikas kontraŭ ĝi.

Malgraŭ la fakto ke oni i. a. prezentis pruvojn de torturado kaj seksperforto en la malliberejoj gvidata de la CIA en Afganistano, la usona prezidento Trump nomis la decidon de la juĝistoj”granda internacia venko”. Anstataŭ limigi sin je la afganistana afero, Trump ankaŭ implicite ordonis al la IKK haltigi ĉiujn diskutojn pri la jes aŭ ne akuzado de Israelo por la atakoj de la palestinanoj. “ Ĉiu klopodo por persekuti usonanojn, israelanojn aŭ aliancanojn estos respondita per rapida kaj forta reago”, avertis Trump.

La decido de la juĝistoj sekvas post kelkaj aranĝoj enkondukitaj de la Trump-registaro por protekti kaj usonajn kaj israelajn civitanojn kontraŭ persekutado de la IKK. Usono fermis pasintan jaron la oficejon de Palestina Liberigomovado (PLO) en Vaŝingtono. Tio estis, laŭ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, “logika” laŭ la zorgo pri la palestinaj alvokoj por persekutado de Israelo. En marto de ĉi tiu jaro la usona ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Mike Pompeo, deklaris ke la akuzantoj de la IKK ricevus vojaĝmalpermeson al Usono. La sekvantan monaton la vojaĝvizo de la IKK-ĉefakuzanto, Fatou Bensouda, estis nuligita.

Senpuneco

Jam dum pli ol 7 jardekoj Israelo alcelas etnan purigprojekton kontraŭ la palestinanoj. Usono donacas al Israelo miljardojn da dolaroj kiel militista subteno kaj protektas la landon, per sia veto en la Konsilio de Sekureco, kontraŭ la rekono de respondeco. Sciante ke tiuj krimoj estas senpunaj, Israelo kreis segregacian sistemon kiu iĝas ĉiam pli kaj pli ekstrema. En la somero de 2018 la israelanoj aprobis bazan leĝon kiu fiksas Israelon kiel nacioŝtato de la juda popolo. Palestinaj civitanoj ricevas pro tio pli malaltan statuson. Palestinanoj kiuj vivas sub israela okupado en la Okcidenta Jordanbordo en Gaza estas enŝlositaj malantaŭ kontrolpostenoj, kontrolturoj kaj muroj. En 1980 Israelo aneksis kontraŭleĝe Orient-Jerusalemon. Hodiaŭ la registaro ŝajne intencas aneksi la plej grandan parton de la Okcidenta Jordanbordo. Netanyanu promesis dum sia lasta elektkampanjo pli da judaj kolonioj en la okupitaj teritorioj. La kolonia projekto de Israelo enhavas faskon da krimoj: murdo, detruo, rabado, persekuto kaj segegrado. Tio estas ĉiuj krimoj kiuj apartenas al la jurisdikcio de la IKK. Per startigo de esplorado IKK povus malfermi la vojon al rekono de respondeco de Israelo. Aktivuloj pri homrajtoj, advokatoj kaj viktimoj de militkrimoj intertempe daŭre riskas sian vivon por kolekti pruvmaterialon kaj transdoni ĝin al IKK. Kiam la Kortumo volas postvivi ĝi devas ankaŭ akcepti malfacilajn aferojn.

Susan Power laboras por la palestina homrajta organizo Al-Haq.

 

El la Revuo Vrede n-ro450 (aprilo-majo-junio 2019)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.