Image
La mizera sorto de la Nepalaj Dalit-virinoj (n-ro 427 / maj – jun 2014)
Foto: Subedi2022
La mizera sorto de la Nepalaj Dalit-virinoj (n-ro 427 / maj – jun 2014)
Artikolo
3 minutoj

Dalit-virinoj en Nepalo troviĝas tute sube de la socia hierarkio.

Pasintjare, Maya Sarki, enloĝanto de la vilaĝeto Belbari, en la oriento de Nepalo, estis atakita, survoje al ŝia hejmo. Ŝia kriado altiris la atenton de la ĉirkaŭloĝantoj, pro kio la klopodo de seksperforto fiaskis. Rekoninte la voĉon de sia atakinto ŝi plendis kontraŭ li ĉe la polico. La sekvontan tagon, Sarki estis konfrontita kun furioza amaso, gvidata de la viro kiun ŝi akuzis. Ŝi estis publike insultita, ŝiaj vestaĵoj estis disŝiritaj, ŝia vizaĝo ŝmirita per fulgo. Ŝi estis batita kaj oni bombardis ŝin per ŝuoj.

En Dailekh, en la okcidento de Nepalo, loka instruisto perfortis dum jaroj senpune, la 28-jaran Sushila Nepali. Kiam ŝi gravediĝis ŝi estis forrifuzita de ŝia familio. Nepali vivas nun sur la strato kaj almozpetadas por manĝaĵo. Sarki kaj Nepali vivas en malsamaj partoj de la lando, tamen ilia sekso kaj kasto estas samaj. Ambaŭ apartenas al la socie marĝena Dalit-komunumo, kiu troviĝas tute malsupre de la kastosistemo. La atakanto de Sarki kaj la perfortanto de Nepali estis ambaŭ hinduoj de alta kasto.

Oni taksas la nombron da Dalit-komunumoj en Nepalo je 22. Esploristoj opinias ke la Dalitoj reprezentas 20% de la 27 miljona Nepala loĝantaro. 42% de la Dalitoj vivas sub la malriĉec-limo kontraste al 23% de la ne-Dalitoj.

MARĜENA

Post longa politika senperspektiveco, la Nepalanoj povis en novembro 2013 elekti novan leĝdonan konsilion. En tiu la Dalit-komunumo estas absolute sub-reprezentita. Nur 38 de la 575 oficoj (7%) estas okupataj de Dalitoj. Momente membroj de la elektita konsilio ellaboras novan konstitucion. Rajesh Chandra Marasini de la Jagarana Media Centro, alianco de Dalit-ĵurnalistoj, timas ke aferoj kiuj rilatas al la Dalit-komunumo ne estos prioritataj. La Nepala civila kodo legaligis la kastosistemon kaj deklaris la Dalit-komunumon kiel “netuŝebla”. Estas etiketo kiu en tiu hierarka socia strukturo ordonas kie Dalitoj povas loĝi, labori, ktp. En 1963 la sur kasto bazita diskriminacio estis oficiale aboliciita en Nepalo kaj Nacia Dalitkomisiono estis starigita por protektado kaj promocio de la Dalitrajtoj. Speciala leĝo estis ankoraŭ aprobita en 2011 kontraŭ kasta diskriminacio, sed la Dalitoj restas marĝena grupo en la socio. En la reala praktiko neniu devas doni klarigon pro diskriminacia ago celita al Dalitoj. “Perforto kontraŭ Dalitoj estas ignorita aŭ ofte ne raportita kaj sekve ne remarkita en Nepalo”, deklaras Padam Sundas, prezidanto de la Samata Foudation, organizo kiu sin dediĉas al Dalit-rajtoj. Oni ciâm malhelpas Dalitoj partopreni al certaj komunumaj aktivecoj. Ekzemple oni malpermesas eniron en templojn frekventitaj de la pli altaj kastoj.

VUNDEBLA

Dalit-virinoj estas laŭ la Nepala kasto- kaj genrohierarkio la plej malaltaj de la plejmalaltaj . La sufero de la Dalit-virinoj estas triobla: la socio diskriminacias ilin pro la fakto ke ili estas virinoj, krome ili estas diskriminaciitaj ĉar ili apartenas al la Dalit-komunumo kaj ene de sia propra komunumo ili ankoraŭ plie suferas ĉar ili estas virinoj”, diras Bhakta Bishwokarma, prezidanto de la Nacia Nepala Dalita Socia Bonfarto-organizo. “Ili ankaŭ estas la virinoj kiujn oni plej facile vendas kaj kiuj laboras en la plej mizeraj cirkonstancoj”, rakontas Durga Sob de la Feminisma Dalit Organizo (FEDO).

La novaĵo pri la atako kaj humiligo de Maya Sarki sur la vendoplaco de ŝia vilaĝo, ricevis eksterordinaran atenton en la Nepalaj komunikiloj. El diversaj medioj la incidento estis kondamnita. Kelkopo da porvirinrajtaj- kaj Dalit-aktivistoj kolektiĝis dum kelkaj tagoj antaŭ la oficejoj de la Nepalaj politikistoj, sed poste la afero silentiĝis.

Ni disponas pri ĉiuspecaj leĝoj, sed ili estas neniam aplikitaj kaj eĉ kiam ni klopodas aldevigi la aplikadon, ankaŭ tiam la viktimoj ne ricevas justecon”, diras Durga Sob. Ni ĝisatendu ĉu la leĝdona konsilio sukcesos emfazi la Dalit-rajtojn en tiu nova konstitucio.

Mallika Aryal

El la Revuo Vrede n-ro 427(majo-junio 2014)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Land

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.