Image
Calais

Shutterstock.com

La silenta seria murdisto: 391 mortoj en 25 jaroj ĉe la limo inter Anglio kaj EU
Artikolo
6 minutoj

La 11-an de januaro 1999, iraka viro estis trovita morta en la haveno de Dovero, Anglio. Kaŝite sub la remorko de kamiono, proksime de la akso, li ĵus transiris la limon de Francio kiam la skuoj de la kamiono skuis lin el ekvilibro. Li falis teren kaj tuj estis dispremita de la radoj.

La identeco de ĉi tiu viro estas nekonata, same kiel lia persona historio. Lia morto estus nerimarkita, se neniu estus trovinta lian korpon.

Li ne estas la sola, kiu mortis dum tia vojaĝo. Almenaŭ 391 migrantoj mortis ĉe la landlimo inter Britio, Francio kaj Belgio inter la 1-a de januaro 1999 kaj la 1-a de januaro 2024.

Ĉi tiuj mortoj estis dokumentitaj de la franca amaskomunikila retejo "Les Jours" en studo kiu estas same senprecedenca kiel ĝi estas escepta. Nomo, aĝo, sekso, nacieco, migra vojo kaj cirkonstancoj de morto. Dum jaroj, la ĵurnalistoj de "Les Jours", serĉis kaj kolektis ĉiujn eblajn informojn pri la migrantoj, kiuj malaperis laŭ tiu ĉi mara limo. La brita amaskomunikila retejo 'OpenDemocracy' publikigis ĉi tiun esploron en la angla.

La Mortiga Limo

Almenaŭ 391 migrantoj mortis en 25 jaroj. Tiu ĉi cifero estas preskaŭ certe subtaksado, ĉar estas neverŝajne ke ĉiuj malaperoj estis registritaj de ĵurnalistoj, aktivuloj aŭ policanoj. Homoj ankaŭ mortis antaŭ 1999, sed la datumoj ne estas sufiĉe bonaj por sisteme scii ion pri ĝi. Kaj ekde la 1-a de januaro 2024, homoj denove mortis. Ĉi-monate, post kiam la enketo finiĝis, jam dronis kvin homoj kaj unu persono mortis en kamiona remorko.

Tricent naŭdek unu vivoj estis mallongigitaj. Silenta, senfina litanio. Kvazaŭ seria murdisto ĉirkaŭpaŝis kvaronjarcenton sen esti rimarkata de la polico aŭ justeco. Tamen, la realo estas pli malbona: la leĝo kaj la politiko estis kunkulpuloj de tiuj murdoj ek de la komenco.

Kiuj estas la viktimoj? La granda plimulto de migrantoj kiuj mortis ĉirkaŭ Calais estas de la Tutmonda Sudo, precipe Afriko, Mezoriento kaj Azio. Sudanoj, irakanoj, vjetnamoj kaj ĉinoj konsistigas pli ol trionon de la viktimoj. Plej multaj forlasis landojn klasifikitaj kiel "aŭtoritataj reĝimoj", laŭ la "Demokratia Indekso" de la Economist Intelligence Unit.(Ekonomia Informa Unio)

La viktimoj fuĝis el landoj kiel Afganio, kie ne ekzistas paco jam dum pli ol 40 jaroj, Eritreo, kiu estas sub la aŭtokrateca regado de Isaias Afwerki, kaj Sudano, kie en Darfuro ankoraŭ furiozas civita milito. Ili forlasis Iranon, Irakon kaj Turkion, kie kurdaj malplimultoj kaj disidentoj alfrontas ŝtatan perforton kaj ekonomiajn kaj politikajn malfacilaĵojn. Ili fuĝis de la sekvoj de la implodo de Jugoslavio, de la usonaj invadoj en Afganio kaj Irako, de la milito en Sirio kaj de la transpreno de Kabulo fare de la talibano.

Ĉiuj ĉi tiuj eventoj kaj multaj aliaj lasis sian spuron milojn da kilometroj for, en kaj ĉirkaŭ Calais, Francio.

La "Calais-a seria murdisto" ĉefe trafas virojn. 20% de liaj viktimoj estis vjetnamaj virinoj, same estis 18% de eritreaj viktimoj, 13% de turkaj kaj 12% de iranaj. Ili inkludis Zebiba Ali Saïd kaj Ghebretnsae Ganet, ambaŭ el Eritreo kaj ambaŭ mortigitaj en veturilaj akcidentoj en 2015, kaj Mitra Mehrad, 31-jaraĝa virino el Irano, kiu dronis transŝipirante al Anglio en aŭgusto 2019. Ŝi falis de boato kun 19 aliaj homoj surŝipe.

Virinoj ofte estas nevideblaj, tamen multĉeesta sur la vojoj ĉirkaŭ Calais. Plej multaj viktimoj ankaŭ estas junaj.

Por tiuj, kies aĝoj verŝajne estas konataj (251 el 391 viktimoj), la mediano estas 25-jara. Sed la viktimoj varias de beboj ĝis homoj meze de la 50-aj jaroj. Pli ol 40 infanoj mortis en la pristudita periodo.

Kiel Samiye Guler kaj ŝiaj du filoj, Imamo, naŭjara, kaj Berkam, kvarjara. Aŭ Hasan Kalendragil kaj liaj du infanoj, Kalender, 15-jara kaj Zeliha, 10-jara. Ili ĉiuj naskiĝis en Turka Kurdio. Kune kun du aliaj homoj, ili estis trovitaj mortaj en 2001 en kontenero en kiun ili rampis en Zeebrugge. La kontenero estis ŝarĝita sur ŝipo, kies celloko laŭ ilia penso estis Anglio, sed anstataŭe ĝi velis al Irlando. Post kvin tagoj la kontenero iĝis ilia ĉerko.

Aŭ prenu la sep homojn, kiuj dronis en oktobro 2020 ĉe la marbordo de Loon-Plage, komunumo en la norda regiono de Francio, inter Calais kaj Dunkerque. Ili provis transiri la Nordan Maron per boato. Inter la pasaĝeroj estis tuta familio el irana Kurdio: Rasul Iran Nezhad, 35-jara, kaj Shiva Mohammad Panahi, 32-jara, kun siaj tri infanoj, Anita, 9-jara, Armin, 6-jara kaj Artin, apenaŭ 15-monatojn aĝa.

De jaroj, parto de la monda junularo albordiĝas senvive la marbordon de Nord-Pas-de-Calais.

Senĉese persista morto

La nombroj ŝanĝiĝas de jaro al jaro, sed la "Calais-a seria murdisto" mortigas ĉiun jaron. Kelkaj jaroj estas pintoj, kiam kolektivaj mortoj okazas. Ekzemple en junio 2000, 54 viroj kaj kvar virinoj de ĉina nacieco samtempe mortis sufokitaj en kamiono venanta el Zeebrugge. Iliaj korpoj estis malkovritaj fare de doganistoj en Dovero.

En oktobro 2019, 39 homoj estis trovitaj sufokitaj en kontenero sur industritereno en Grays, Anglio. La ok virinoj kaj 31 viroj estis ĉiuj de nordorienta Vjetnamio.

Kaj la 24-an de novembro 2021, 31 migrantoj perdis la vivon - inkluzive de sep virinoj - kiam boato sinkis antaŭ la marbordo de Loon-Plage. La plej multaj el tiuj mortintoj venis de iraka Kurdio.

Estas pli

Tiaj teruraj amasmortoj ofte atingas fraptitolojn en la gazetaro. Ili eĉ povas generi iom da politika atento. Sed ili estas nur monumentoj en granda tombejo: tre okulfrapaj eble, sed la korpoj sub ĉi tiuj monumentoj ne estas pli mortaj ol tiuj ĉirkaŭ ili.

En la lastaj jardekoj homoj estis trafitaj de ŝarĝvagonoj aŭ trafitaj de alttensiaj kabloj sur la Eurotunel-ejoj. Homoj estis alveturitaj de veturiloj, disbatitaj de varoj en kamionaj remorkoj aŭ disbatitaj de la aksoj de kamionoj. Homoj dronis en la haveno de Calais aŭ ĵus ĉe la marbordo. Ili ĉiuj estas egele mortaj, eĉ se ili restis nerimarkitaj.

La plimulto mortis provante transiri la limon. Ne povante preni trajnon aŭ pramon ĉar ili estis ne laŭ regule sur eŭropa teritorio, pli ol tri kvaronoj da ili mortis pro sufokado, dronado aŭ veturilaj akcidentoj. Trajnoj estis implikitaj en ses procentoj de mortoj kaj murdo konsistigis pliajn ses procentojn. Manko de zorgo, memmortigo kaj aliaj aŭ nekonataj kaŭzoj respondecas pri naŭ procentoj de mortoj.

La mortiga vero

Kiam vi metas ĉiujn ĉi tiujn mortojn unu apud la alia, vi vidas severan realon. Malgraŭ la kreskanta militistigo de la landlimo, tio ne malhelpis migrantojn klopodi atingi Anglion. Kontraŭe, ili turnas sin al pli riskaj kaj ofte pli malproksimaj manieroj kaj metodoj en provo adaptiĝi. En la lastaj jaroj ili provis veturi per pramoj, père de la Eŭrotunelo, kaj en kamionoj kontraŭflue de Calais kaj laŭ la ringa vojo al la haveno de Zeebrugge. Hodiaŭ multaj faras provon trans la maron per kadukaj boatoj.

La franca marborda grandurbo, Calais, jam estas bunkerigita dum preskaŭ tri jardekoj. La fortikaĵoj konsistas el betonaj baroj, pikdrato, videogvatado, la videbla ĉeesto de polico kaj ĝendarmaro, surĉevalaj patroloj, motorcikloj, ĉiaterenaj veturiloj kaj spavoj (senpilotaj aeraj veturiloj). Sed la mortintoj daŭre amasiĝas.

La 10-an de marto 2023, Londono devontigis plian €541-milionon (476 milionoj £) por periodo de tri jaroj por "pliigi la interkaptanprocenton kaj draste redukti transirojn". Tiu ĉi mono estas destinita por 500 pliaj policanoj kaj ŝtataj gardistoj, "novaj infrastrukturoj kaj gardekipaĵoj" kaj la uzo de "spavoj, helikopteroj kaj aviadiloj".

Du monatojn poste, la 10-an de majo, migranto estis alveturita per kamiono sur la ringa vojo ĉe la haveno de Calais. Ahmed Youssef Adam estis 30-jara devena el Sudano. Lia morto lasis malmulte da reagoj en la amaskomunikilaro aŭ politika diskurso. Ahmed estis unu el 24 homoj mortigitaj en la lastaj naŭ monatoj de la pasinta jaro. La buĉado daŭras. 


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.