Image
Medioaktivuloj estas Murditaj je timiga rapideco
Foto: Xochilt Martinez Castro
Medioaktivuloj estas Murditaj je timiga rapideco
Artikolo
4 minutoj

Laŭ raporto de la NRO Global Witnes almenaŭ 185 medioaktivuloj estis murditaj en 2015.

Kompare kun la antaŭa jaro temas pri plialtiĝo de tiu speco de krimoj de 60%. Kiam oni konsideras la protekton de vivmedio kiel batalkampo, tiuj ciferoj pruvas ke la konflikto eskaladas kaj ke Brazilio - kun 50 de tiuj registritaj murdoj - formas la plej grandan frontlinion. Por pli bone kompreni tiun alarmigan tendencon, ni ne devas rigardi pli malproksimen ol la freŝdatan murdon je Luiz Araŭjo, la skabeno pri vivmedio de la brazilia urbo Altamira, en la nordo de la Amazon regiono. Araŭjo respondecis pri la subtenado de la leĝaro pri vivmedio en regiono kie abundas naturaj fontoj, precipe arboj. Sekve li do troviĝis en konstanta batalo kun tiuj kiuj volas ekspluati tiujn fontojn. Nur jam dum sia lasta jaro Araŭjo helpis ĵeti plenan lumon sur nelegala arbarekspluatado kaj lia teamo malkovris tunojn da mortintaj fiŝoj kiuj estis enfositaj apud freŝdate konstruita hydroelektra baraĵo en la perifirio de Altamira. Esplorado pruvis poste ke Norte Energia, la entrepreno kiu konstruis la baraĵon, mortigis 16.2 tunojn da fiŝoj dum la tro plenplenigo de la rezervujo kaj decidis poste malaperigi la pruvmaterialon de tiu krimego.

Araŭjo estis murdita de du viroj en oktobro de tiu ĉi jaro en ĉeesto de sia familio. Post kiam ili pafmortigis lin la pafintoj fuĝis sen ŝteli ion, kio plifortigis la suspekton ke Araŭjo estis murdita pro siaj praktikoj. Li certe ne estus la unua kiu perdis sian vivon per la agado de dungitaj armitaj gangsteroj aŭ ‘pistoleiros’. Se temas pri silentigo de medioaktivuloj en Brazilio, la elekto de pistoleiros fariĝis eĉ la preferata metodo.

Komunumoj kiuj kontraŭstaras frapas pli kaj pli la okulojn de privataj sekurecaj servoj, de entreprenoj, de ŝtataj ordogardistoj kaj de la prospera merkato de dungitaj murdistoj”, deklaris antaŭ nelonge Billy Kyte, aŭtoro de la GlobalWitness-raporto al la brita gazeto The Gardian. “Dum la mendado pri mineraloj, trabaro kaj palmoleo daŭradas, entreprenoj, registaroj kaj kriminalaj bandoj konfiskas grundojn malgraŭ la homoj kiuj loĝas tie”.

La komerca mendado pri naturaj riĉecoj ne estas nova, do pro kio eskaladas la nombro de mortintoj? Global Witness-raporto de 2012 precizigas kiel “la vetkuro al la eniro al tiu fontoj” intensiĝis. En artikolo por la Smithsonian Magazine la aŭtoro Scott Wallace priskribas la plialtiĝo de perforto kiel reflekto de la “kreskanta atingebleco de la tutmonda ekonomio en antaŭe neatingeblajn landinternojn”. Li aldiris: “Tio estas la regionoj kie la administrantaro estas pli malforta kaj kie troviĝas tradiciaj komunumoj, dependantaj de sia propra vivteno”. La lasta Global Witness-raporto konfirmas tiun realecon rimarkigante ke 40% de la viktimoj en 2015 apartenas al indiĝenaj komunumoj. Laŭ la raporto ili estas speciale vundeblaj pro “malfortaj posedrajtoj kaj geografia izoliteco”. “ Eblas ke ni vidas nur la pinton de la glacimonto”, diras Bill Kovarik, profesoro pri interkomunikiĝo ĉe la Radford Universitato en Virginio, kiu kolektas ĝisdatajn komunikojn pri perforto kontraŭ medioaktivuloj. “ La mondo devas konscii pri la homoj kiuj mortas por savi tion kio restas de natura vivmedio”. Sed ĉu konscio sufiĉas? Por haltigi tiujn murdojn necesas pligrandan repondecon. Praktike tio estas problemo, ĉar tiuj krimoj estas ofte malfacile esploreblaj pro sia konspira karaktero, ĉe kio – kiel diras Wallace – “serio da perantoj estas koncernataj”.

Koncerne la ŝtatinterveno, la situacio ne aspektas plibona. Pripensu la aferon de Berta Cáceres, hondura aktivulino pri posedrajtoj, kiu pli frue ĉi jare estis pafmortigita en sia domo. La ankaŭ en la domo ĉeestinta Gustavo Castro Soto, direktoro de “Friends of the Earth Mexico”, pafe falis. Li ŝajnigis esti morta kaj postvivis tiel la atakon. Vijay Prashad skribis pri la sekvado de tiu murdo: “ La esplorado de la murdo de Berta Caceres estos verŝajne ne serioza. La hondura registaro sugestis jam rapide ke la murdinto estis verŝajne Castro kaj ke li false atestis pri la murdintoj. Ke li ne havis motivon por murdi sian amikinon kaj samideaninon tio ŝajnis neatentinda.”

En Brazilio ni vidas saman situacion. La antaŭa prezidentino Dilma Rousseff klopodis dum sia ofica periodo elimini tiun specon de murdoj, sed ŝi estis pli frue ĉi-jare eksigita pere de politika puĉo. La fakto ke ŝia eksigo koincidas kun la eskalado de murdoj de medioaktivuloj kondukas nin al la konkludo de la raporto, nome ke unu de la plej gravaj fortoj kiu nutras tiun militon kontraŭ la medioaktivuloj estas “potenca kunfandiĝo de entrepren- kaj ŝtatprofito”.

i NRO: Ne Registara Organizo

 

 

 

 

 

 

 

El la Revuo Vrede n-ro 440 (oktobro-novembro-decembro)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.