Mesaĝo por Internacia Virina Tago 2010
3 minutoj

Karaj virinoj en la mondo,

Nome de kunveno en Hirosima por la Internacia Virina Tago 2010 ni sendas al vi elkoran saluton de amikeco.
Ni plenuma komitato konsistas el 19 organizoj kiuj ĉiutage aktivas en diversaj medioj por egalrajtoj inter viroj kaj virinoj, altigo de virina posteno en la socio, konstruo de la socio de komuna partopreno de geviroj, kaj paco.
Ni havos kunvenon por la Internacia Virina Tago en la 8a, marto, 2010.
Nun internacie leviĝas altaj ondoj por "la mondo sen nuklearmiloj" kordezirata de ni en Hirosima okaze de enoficiĝo de s-ro Obama kiel usona prezidento, kaj la ŝanĝo de japana registaro.
Sed, samtempe kreskas pli da danĝeroj, dislokiĝoj de nuklearmiloj kaj ties ebloj de uzado, kaj riskas Pakton de Ne-disvastigo de Nukleaj armilo (NPT), solaninternacian kanalon klopodi al redukto de nuklearmiloj.
Nun ni staras ĉe vojkruco por grava elekto cele al realigo de paca la mondo.
La 6an de aŭgusto, 2009, la urboestro de Hirosima en sia Paca Deklaro apelis "Perspektivon 2020" realigi nuligon de nuklearmiloj ĝis la jaro 2020, kordeziron de hibakŝoj "Neniu aliaj havu vivon de atombombitoj."
La Monda Konferenco de Urboestroj al Paco, al kiu pli ol 3000 urboj apartenas el tuta mondo, klopodas por ke la kunveno de reekzameno de NPT adoptu en la jaro 2010 la Protokolon de Hirosima-Nagasaki, kiu konkretigas la "Perspektivon 2020."
Ni el Hirosima responde al ĝi luktas levi ondojn de internaciaj voĉoj realigi nuligon de nuklearmilojn sur la tero.
Ni petas vin bonvole doni vian mesaĝon, kiun ni en la kunveno de la Virina Tago ekspozicios, kaj kune kun voĉoj el Hirosima portos al la kunveno de reekzameno de Pakto de Ne-disvastigo de Nukleaj armiloj en majo, 2010, en Novjorko, Usono.

S-ino ABE Kyoko, Prez. de la plenuma komitato.
Plenuma Komitato por Internacia Virina Tago 2010, kaj Municipo Hirosima

Kun guberniaj kaj urbaj organizoj:
Arko de Hirosima/ Ligo de WE-palaco/ Kina karavano/
Novjapana virina asocio/ Tutlanda ligo de vartistoj/
Hirosima Esperanto-Centro/ Ligo de medicinaj sindikatoj/
Emerita sindikato/ Instruista laborsindikato/
Ligo de solaj patrino k infano (gubernia kaj urba)/
Laborsindikato de municipaj oficistoj/
Laborsindikato de urbaj oficistoj/ Ligo de patrinoj/
Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/
Ligo de virinaj asocioj WE-Net/ Ligo de komercistoj/
Virina demokrata klubo/ YMCA

Karaj geamikoj,
Nia pacmovado jam dum 60 jaroj laboras kaj luktas por la akiro de plena nuklea senarmigo. En la komenco de la 1950aj jaroj, ni aktive partoprenis en la agadoj rilate la Alvoko de Stokholmo kontraŭ la nuklea armado. En la jaroj 1980 nia movado estis unu el la motoroj por la grandaj kontraŭ raketaj
manifestacioj en Belgio.
Ĝis hodiaŭ ni daŭrigas niajn klopodojn. Kune kun la Belgaj pacmovadoj, ni daŭrigas la politikan agadon por ke niaj registaranoj finfine faru konkretajn paŝojn al malarmigo, komencante per la retiriĝo de ĉiuj Amerikaj nukleaj bomboj el la nenuklearmitaj statoj inter kiuj Belgio.
Antaŭ nelonge du antaŭaj prezidentoj de Belgio (Guy Verhofstadt kaj Jean Luc Dehaene), antaŭa Eŭropa komisaro (Louis Michel) kaj iama NAVO ĝenerala sekretario ( Willy Claes) publikigis  malfermitan leteron, kiu admonas la politikajn gvidantojn por ekagi rilate la nuklea malarmigo.
Ĝis kiam tiuj armiloj ekzistas, ni kiel pacbatalantoj devas kunigi niajn fortojn por malaperigi ilin.

Georges Spriet
Ĝenerala sekretario de Vrede vzw (Vrede vzw = Paco senprofita organizo)
Gent / Belgio

 

 


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.