Image
Nova israela registaro planas aneksadon de palestina teritorio
Ilustraĵo: Latuff
Nova israela registaro planas aneksadon de palestina teritorio
Artikolo
16 minutoj

En Israelo, la du plej grandaj partioj, Likud de eksiĝinta ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj "Blua kaj Blanka" de rivalo Benny Gantz, decidis formi registaran koalicion kun pluraj pli malgrandaj partioj.

La 20an de aprilo 2020, Gantz kaj Netanyahu anoncis interkonsenton pri la formado de registaro de nacia unueco. Kun la jurigo de ĉi tiu nova registaro, la 17-an de majo 2020, finiĝis senelirejo kiu daŭris 500 tagojn. Pro tio necesis tri elektorondoj (en aprilo kaj septembro 2019 kaj la 2an de marto 2020). Du aferoj tuj kaptas la atenton. Unue, la nova registaro estas denove gvidata de Netanyahu, kvankam Gantz ĵus metis la malaperon de la likud-gvidanto kiel la deirpunkto por sia elektokampanjo. Due, la plej polemika punkto en la nova koalicia interkonsento estas la planita aneksado de grandaj areoj de la okupita Palestina Cisjordanio.

Interkonsento

Benjamin Netanyahu komencas sian kvinan mandaton. Li estas jam la plej longe servanta ĉefministro en israela historio. La koalicia interkonsento kondiĉas ke Netanyahu restos ĉefministro dum 18 monatoj, poste iama  generalo Benny Gantz transprenos la gvidadon de la registaro dum la venontaj 18 monatoj. Ĝis tiam Gantz estas Sekretario pri Defendo kaj Vicĉefministro, postenoj kiujn li aŭtomate transdonas  al Netanyahu post 18 monatoj. La registaro havas la subtenon de 72 el la totalo de la 120 elektitaj membroj de la Knesset (israela parlamento), inkluzive de la konservativaj religiaj partioj Shas kaj United Torah Judaism. La iam tiel potenca Laborista Partio estis tute malpliigita kaj havas nur 3 elektitajn reprezentantojn en la nova Knesset. Du el ili – inter kiu prezidanto Amir Peretz - subtenas la unuecan registaron kaj ricevas ankaŭ ministerian postenon. La tria elektita membro de la Laborista Partio, Merav Michaeli, elektas la opozicion en la Knesset. La nova kabineto havos 34 ministrajn postenojn (kaj antaŭvidas pliajn 2 ministrojn poste en la regadperiodo), rekorda nombro necesa por taŭge servi ĉiun partion en la koalicio.

Benny Gantz prenas almenaŭ 180-gradan turnon farante interkonsenton kun sia supozata  rivalo Netanyahu. Li iris al sinsekvaj elektoj kun eksplicita promeso ne aliĝi al registaro kun Netanyahu kaj prezentis sin kiel lá alternativo. Rezulte, lia kredindeco ĉe la publiko estis grave damaĝita. Gantz defendis sin dirante, ke la urĝeco de la koronvirusa pandemio devigis lin konsenti pri "kriz-registaro". El lia decido rezultis ke du malkontentaj partneroj disiĝis de lia Blua kaj Blanka alianco por formi apartan frakcion en la Knesset. Ĝi koncernas la partion "Yesh Atid" (Estas Estonteco) de Yair Lapid kaj  "Telem" de la iama stabestro de la israela armeo, Moshe Ya'alon. Ambaŭ opoziciaj partioj jam ofte havis la eblecon defii sian iaman aliancanon Gantz.

La kredindeco de Benny Gantz jam grave reduktiĝis per lia registara interkonsento kun Netanyahu.

Proceso

Netanyahu estas nuntempe implikita en krimaj procesoj. La israela polico malfermis esploron pri li en decembro 2016. La 21an de novembro 2019, la israela ĉefministro estis oficiale akuzata pri rompo de fido, akcepto de ŝmirmono kaj fraŭdo en 3 malsamaj kazoj de korupto. Post pluraj provoj de Netanyahu je elsaviĝo, kaj prokrasto pro la korona krizo, lia proceso finfine komenciĝis la 24-an de majo 2020 antaŭ la Jerusalema Distrikta Tribunalo.

Komence de majo la Israela Ĉeftribunalo intertempe okupiĝis pri la demando ĉu Netanyhu povas funkcii kiel ĉefministro dum li alfrontas krimajn akuzojn, kaj ankaŭ pri  la laŭleĝeco de sia koalicia registaro kun Ganz. Frapas, ke la nova koalicia interkonsento kondiĉas ke, se la Supera Kortumo decidas ene de 6 monatoj ke Netanyahu ne povas kvalifikiĝi por la posteno de ĉefministro, tiam neniu povas anstataŭigi lin do tial novaj elektoj devas esti kunvokotaj. La aŭdienco de la  Ĉeftribunalo estis lasta penado de 8 akuzantoj, kaj mezaj civilaj organizoj kaj opoziciaj personoj, por malebligi, ke Netanyahu, kiu obstine alkroĉiĝas al la potenco, estus reĵurigita kiel israela ĉefministro, malgraŭ liaj krimaj problemoj.

Benny Gantz, kiu estis persvadita de la ruza Netayahu aliĝi al li, subite troviĝis en la kampo de sia iama rivalo antaŭ la aŭdienco de la Supera Kortumo. La advokato reprezentanta lian Bluan kaj Blankan aliancon argumentis antaŭ la Kortumo, ke “estus netaŭge kaj ekstreme malracie" juĝi favore al la akuzantoj post atingo de koalicia interkonsento. La aŭdienco estis escepte elsendita vive kaj la 11 juĝistoj, kiuj prijuĝis la aferon, portis vizaĝajn maskojn. Ilia unuanima decido jam sekvis la 7an de majo. Malgraŭ la forta opozicio, kiun la juĝistoj esprimis kontraŭ la daŭra regado de Netanyahu kaj la koalicia interkonsento, ili ne povus bari la vojon nek al la unu nek al la alia. "Ni trovis neniun juran kialon malhelpi Netanyahu formi registaron," diris la kortumo. "La jura decido, kiun ni faris, ne malpliigas la seriozecon de la pritraktotaj akuzoj kontraŭ Netanyahu pro malobservoj de morala integreco kaj la malfacileco kiu sekvas el la regadepoko de ĉefministro akuzita pri krima agado," aldonis la Kortumo.

Dimanĉon la 24-an de majo Netanyahu devis aperi antaŭ la Jerusalema Distrikta Tribunalo por la unua fojo. Anstataŭ pledi por sia defendo, li inversigis la rolojn. Li puŝis la juĝistaron, policon kaj amaskomunikilaron sur la akuzitbenkon akuzante ilin de "politika puĉo". Kvankam Netanyahu asertis jam dum jaroj, ke li estas viktimo de "sorĉistina persekutado", lia ĉefa koalicia partnero ne estis preparita por tia scenaro. "Ni diris: Netanyahu iros al tribunalo, estos kameraoj kaj multe da bruo, bone, sed subite li pafis siajn salvojn kaj ni nenion povis fari," tiel esprimis registara membro de "Blua kaj Blanka" sian miron.

Ankaŭ Gantz mem devis sperti la impertinentecojn de Netanyahu kaj ne havis alian elekton ol silenti. Por multaj el liaj seniluziigitaj subtenantoj, la politike malpli sperta   Gantz falis en kaptilon, kiu pentegos lin. Lia alianco ne nur disfalis, sed kunlaborante kun Netanyahu, li faras ĝuste la malon de tio, kion li promesis defendi, nome la sendependan justican sistemon. Laŭ opiniosondadoj, komence de junio, lia populareco forte malpliiĝas. Se elektoj en tiu momento okazus, restus de lia elektalianco nur 12 sidlokoj. Tio estas perdo de 21 sidlokoj kompare kun la balotado de la 2a de marto 2020. Netanyahu, aliflanke, ŝajnas esti tute imuna kontraŭ la krimaj procesoj kontraŭ li. La amaskomunikila evento, kiun li faris pri la malferma kunsido, tute ne damaĝis lin. Laŭ la enketoj kelkajn semajnojn poste, lia partio eĉ akiras popularecon (de 36 ĝis 40 sidlokoj).

Gantz  intertempe  estis ostaĝita. Se li tro kontraŭos Netanyahu, tiu povus faligi la registaron por eliri fortigita el novaj elektoj kaj bati sian iaman kontraŭulon. Krome, Netanyahu tute kapablas ignori la rotacion de la ĉefministro antaŭvidita por novembro 2021 - malgraŭ la garantioj kontraŭ tio en la koalicia interkonsento. Eĉ tiam li povus provoki novajn elektojn anstataŭ doni al Gantz la ĉefministrecon. La nuna Defenda Ministro ne scias kien iri kaj devas plenumi la volon de Netanyahu.

Aneksa plano

Unu el la plej gravaj punktoj en la koalicia interkonsento estas la interkonsento, ke ekde la 1-an de julio propono pri aneksado de gravaj areoj de la okupita Cisjordanio povas esti prezentita al la Knesset por voĉdono. Netanyahu deklaris fine de majo, ke li ne preterlasos ĉi tiun "historian ŝancon" por "vastigi israelan suverenecon" kaj nomis ĝin prioritata tasko por la unueca registaro.

Konkrete, li volas unuflanke aneksi plurajn judajn setlejojn en Cisjordanio kaj la tutan Jordanan Valon. La valo, kun areo de 2.400 km², ampleksas ĉirkaŭ trionon de la tuta Cisjordanio kaj iras laŭlonge de la limo kun Jordanio. Estas ĉirkaŭ 30 israelaj agrikulturaj setlejoj, kie loĝas ĉirkaŭ 11.000 judaj setlantoj. La valo estas riĉa je mineraloj kaj kulturtero kaj estas konsiderata de Israelo kiel strategia zono por la sekureco de la juda ŝtato.  La Jordana Valo ankaŭ estas hejmo de ĉirkaŭ 60.000 palestinanoj - inkluzive de la urbo Jericho - kies ĉiutaga vivo estas forte markita de la israela okupadpolitiko. Aneksado de ĉi tiu areo signifus, ke ebla palestina "ŝtato" ne plu havus limon kun Jordanio. Ĝi efektive tute malebligus la kreon de vivkapabla kohera palestina ŝtato (konsiderante, ke la espero pri fina rezolucio de la konflikto  ĉe la "internacia komunumo" oficiale ankoraŭ ĉiam konsistas el duŝtata solvo) .

La aneksaj planoj de Netanyahu plene kongruas kun la tiel nomata "pacplano" de Trump. Ĉi-lasta prezentis sian opinion al la gazetaro en januaro 2020, flankita de la israela ĉefministro kaj kun la kutimaj superlativoj, kiel la fina solvo de la israela-palestina konflikto. En la memproklamita "plano de jarcento" de Trump, preskaŭ ĉiuj deziroj de la dekstra israela registaro estas plenumitaj. Cetere la palestinanoj neniel partoprenis ĝian efektiviĝon. Ili kondamnis ĝin kiel "koloniisman projekton", kia ĝi fakte efektive estas. Tio ne estas miriga konante la agojn de Trump antaŭ la malkaŝo de lia plano. Kiel neniu prezidento antaŭ li, li klare helpis al Israelo, interalie, aprobante la aneksadon de la siriaj Golan-montoj, agnoskante Jerusalemon kiel la nedividebla ĉefurbo de Israelo (al kiu Vaŝingtono nun translokigis  sian diplomatian reprezenton) kaj retiri ĉiun usonan subtenon por la UN-Agentejo por Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA).

La plano de Trump antaŭvidas aneksadon fare de Israelo de preskaŭ ĉiuj setlejoj en Cisjordanio kaj Jerusalemo, en kiuj loĝas pli ol 600 000 jud-israelaj kolonianoj. Pluraj rezolucioj de UN-Sekureca Konsilio kondamnas ĉi tiujn setlejojn pro kontraŭleĝaj laŭ internacia juro kaj kontraŭa al la Kvara Ĝeneva Konvencio kiu malpermesas translokigon de partoj de la loĝantaro de okupanta potenco al la regionoj, kiujn ili okupas.

Do estas logike ke Netanyahu kalkulas je la subteno de lia aliancano en la Blanka Domo por siaj planoj. Li malpli certas pri la supozata demokrata prezidenta kandidato por la venonta elekto, Joe Biden. Tamen, en sia longa politika kariero, Biden plurfoje parolis kiel por-israela kaj forĝis intensajn rilatojn kun AIPAC, la plej granda dekstrula cionisma por-israela premgrupo en Usono. Kiel vicprezidanto sub Obama (2009-2017), li plurfoje deklaris, ke li kontraŭas la kolonian politikon de Israelo, sed Biden estas konata pro sia emo navigi laŭ la vento. Dum la periodo antaŭ la elektoj de novembro, la demokrata prezidentkandidato klare diris, ke laŭ li la usona ambasado devas resti en Jerusalemo, sed li ankaŭ singarde parolis kontraŭ la aneksaj planoj de Netanyahu kaj la plivastigo de la israela teritorio, ĉar ili "sufokos ĉiun esperon pri paco" kaj la ebleco de "du-ŝtata solvo erodos" .

Netanyahu fidas je la subteno de lia aliancano en la Blanka Domo por siaj aneksaj planoj.

Netanyahu rimarkas, ke - certe kun la lastatempa furioza eksplodo de la Black Lives Matter-movado en Usono kaj kritiko pri la korona politiko de Trump - ekzistas vera ŝanco, ke lia senkondiĉa subtenanto en la Blanka Domo ne estos reelektita poste ĉi-jare (kio okazis intertempe!). Li do volas agi senriske kaj plirapidigi siajn aneksajn planojn.

Sed tio ne ŝajnas tiel evidenta. Vaŝingtono jam komprenigis ke Netanyahu devas "malrapidigi la procezon" kaj "mildigi entuziasmon." Finfine, laŭ la tiel nomata 'pacplano' de Trump - al kiu kaj Netanjahu kaj Gantz esprimis sian subtenon - oni devas krei palestinan ŝtaton interŝanĝe de la aneksado - eĉ se fakte ĝi estus kavigita ŝtato sen unueco de teritorio, sen kontrolo de la eksteraj limoj kaj la aerspaco, kaj sen propra armeo.

Tio ĉi tute ne plaĉas al parto de la ĉiam pli potenciĝanta kolonia movado, kiu opinias, ke Israelo devas ekzerci sian suverenecon senkondiĉe super la tuta Samario kaj Judeo (la cionisma difino de Cisjordanio). Post kiam Trump proponis sian pacplanon, kolonia gvidanto David Elhayani eĉ diris pri la usona prezidanto, ke li "ne plu estas amiko" de Israelo. Tiu premo de la ekstrema dekstro - parto de la elektantaro de Netanyahu - prezentas dilemon al la ĉefministro. Aneksado (li mem sisteme parolas pri "vastigo de la israela suvereneco") estus laŭ lia opinio "historia" ago, sed tiam li ankaŭ eniras en la historion kiel la homo, kiu ebligis palestinan 'ŝtaton', neakceptebla por signifa parto de la judaj kolonistoj.

Skeptikuloj

La nova registara partnero de Netanyahu, eksa generalo Benny Gantz, esprimis plurfoje en la pasinteco sian opinion kontraŭ la unuflanka aneksado de okupita teritorio. Li preferus atingi interkonsenton negocitan kun la internacia komunumo kaj la palestinanoj surbaze de la plano Trump, kiu permesus al Israelo iom post iom plivastigi sian suverenecon ĝis 30% de Cisjordanio kaj krei malmilitarigitan palestinan ŝtaton sur la restantaj 70%. Blua kaj Blanka volas malebligi la hastan aneksan projekton de Netayahu postulante strikte efektivigi la pacan planon de Trump pri ĉiuj aferoj –laŭpaŝa procezo, kiu inkluzivas konsultadon kun la palestinanoj.

Gantz kaj la nova Blua kaj Blanka ŝtata sekretario, Gabi Ashkenazi, tiel provas prokrasti la planojn de Netanyahu, kun la eblo de ilia fina entombigo kiam Biden fariĝos prezidento. Aŝkenazi argumentis en la amaskomunikilaro, ke Blua kaj Blanka, kun egala nombro da ministraj postenoj kiel Likud, povas influi de interne la aneksan decidon de Netanyahu. “Gantz kaj mi partoprenos en la Sekureca Kabineto. Ni estos en kontakto kun la internacia komunumo, kun la usonanoj, kun la ŝtatoj en la regiono. Netanyahu estas tre lerta viro, kaj ni klopodos komprenigi al li la grandajn riskojn de unuflanka aneksado. Ni ankaŭ profunde diskutos pri ĉi tiu afero en la koncernaj forumoj. Se estas maniero bloki ĉi tiun procezon, ni trovos ĝin ”.

Netanyahu anticipas ankaŭ disvolvante pli laŭpaŝan projekton. Laŭ nenomitaj "pli altaj usonaj fontoj", limigita aneksado de 3 ĉefaj setlejaj blokoj (Maale Adumim, Etzion kaj Ariel) povus fidi je usona aprobo sen atendi "intertraktadojn" kun la palestinanoj. Laŭ la koalicia interkonsento, kiun Gantz aranĝis kun li, Netanyahu tute ne devas konsideri lian pozicion pri la anekso. Kiel ministro pri defendo, Gantz instrukciis, komence de junio, la israelan armeon kaj la internan sekurecan servon Shin Beit komenci sin prepari rilate la konsekvencoj, se la anekso fariĝus realaĵo.

Multaj israelaj militistoj kaj sekurecaj spertuloj same malentuziasmas pri planoj aneksi  plian palestinan teritorion. Ili timas, ke ĉi tio povus konduki al alia palestina ribelo (tria intifado). Grupo nomanta sin la Komandantoj por Israela Sekureco, konsistigita de centoj da iamaj altrangaj militistoj kaj sekurecaj oficialuloj, publikigis

reklamojn tra la lando alvokante la registaron deteni sin de unuflanka aneksado. La 23-an de aprilo, la revuo ‘Foreign Policy’ publikigis opinian artikolon de 3 reprezentantoj de ĉi tiu grupo, i. a. de eksaj ekzekutivoj de Mossad kaj Shin Beit, nomante la planojn de Netayahu minaco por la nacia sekureco de Israelo. Necesos trovi sufiĉe da aliancanoj inter la hodiaŭaj militaj kaj sekurecaj komandantoj por konvinki ĉefajn personojn en la alianco de Netanyahu, ke rapida unuflanka aneksado estas malbona ideo.

Amos Gilad, iama ĝenerala kaj altranga oficisto de la defenda ministerio, kiu ne estas tuj konata kiel packolombo, eĉ parolas pri "terura" aneksa plano, kiu devas esti nuligita kiel eble plej baldaŭ por ke ĝi ne deturnu atenton de la irana "sekureca minaco. ” Li asertas: "Ni havas tre favoran klimaton en Cisjordanio laŭ sekureca vidpunkto". Palestina prezidanto Mahmoud Abbas respondis la 20an de majo per la anonco, ke la Palestina Aŭtoritato ne plu konsideras sin ligita  al la interkonsentoj, kiujn ĝi subskribis kun Israelo en la pasinteco. Israelaj oficiroj tuj avertis pri la konsekvencoj de la ebla ĉesigo de kunordigo inter israelaj kaj palestinaj sekurecaj taĉmentoj. Netanyahu mem, vetas ke Abbas bezonas sekurecan kunordigon kun Israelo same kiel Israelo mem por daŭre bremsi siajn palestinajn rivalojn kiel Islama Ĝihado kaj Hamas.

Pacmovado

La 6an de junio okazis komuna juda-araba manifestacio en Tel-Avivo kontraŭ la aneksaj planoj de Netanyahu. Kun partopreno de preskaŭ 10.000 manifestaciantoj, en ĉi tiuj koronaj tempoj, la movado estis stimulo por la malgranda maldekstra pacmovado en ĉiam deglitanta cionisma, popularisma dekstra Israelo.

Bernie Sanders, la usona ŝtatsenatano, kiu ĵus devis fini la batalon por la demokrata prezidenta nomumo, alparolis la homamason per videoligilo. Multaj el la ĉeestantaj parolantoj - politikistoj kaj gvidantoj de la socia movado - havis mesaĝon por Benny Gantz, kiun ili kulpigis ebligi la danĝerajn planojn de Netanyahu.

La israela pacorganizo Peace Now deklaris antaŭe: "Ne vendu al ni rakontetojn pri urĝregistaro por batali kontraŭ korono, kiam fakte vi estas partnero por establi aneksan registaron. Ĉiu, kiu subtenas la ekstremdekstron nun, respondecos en la estonteco se la anekso realiĝos kaj la demokratia estonteco de Israelo estos endanĝerigita ".  Ankaŭ la prezidanto de la maldekstra partio Meretz, Nitzan Horowitz, turnis sin al Gantz kaj lian partion: “Vi estas plenrajtaj partneroj. Vi subtenas kaj rajtigas ĉi tiun tragedion. " Li aldonis: "Aneksado estas militkrimo. Krimo kontraŭ paco, krimo kontraŭ demokratio, krimo, kiu kostos nian sangon ”. Ayman Odeh, la Prezidanto de la Komuna Listo de Arabaj Partioj, diris: "Ni estas ĉe vojkruciĝo. Unu vojo kondukas al komuna socio kun vera demokratio, civila kaj nacia egaleco por arabaj civitanoj. La dua vojo kondukas al malamo, perforto, aneksado kaj apartismo. Ni estas ĉi tie ĉe Rabinplaco por elekti la unuan vojon. Ne ekzistas demokratio nur por judoj. Kiel Martin Luther King kaj liaj subtenantoj en Usono, ni devas konscii  ke sen justeco ne povas esti paco. Kaj ne ekzistos socia justeco se ni ne finos la okupadon ”.

Malgraŭ ĉi tiu rimarkinda rezisto, almenaŭ duono de la israela loĝantaro ŝajnas favora al etendado de israela suvereneco super la setlaj blokoj kaj la Jordana Valo. Laŭ enketo de La ‘Israela Demokratia Instituto’, komence de junio, ĉirkaŭ 25% de la loĝantaro opinias, ke la anekso devas okazi eĉ sen subteno de la usona registaro. Frapas ankaŭ, ke 20% de israelanoj ŝajne ne havas klaran opinion pri la temo.

Internacia kunteksto

Krom Israelo estas pli da obstakloj. Ekzemple, la strategiaj ligoj de Israelo kun Egiptio kaj Jordanio pendas kiel glavo de Damoklo super la aneksaj planoj. La palestinanoj estis profunde seniluziigitaj de la ĝis nun varmeta respondo de la arabaj gvidantoj en la regiono, tamen el Jordanio venis fortajn reagojn. En intervjuo kun la germana semajna gazeto "Der Spiegel" (15 majo 2020), jordania reĝo Abdullah avertis pri "grandega konflikto" inter Israelo kaj Jordanio. "Ni konsentas kun multaj landoj en Eŭropo kaj la internacia komunumo, ke la leĝo de la plej forta ne devas validi en Mezoriento".

Unuflanka aneksado de Cisjordanio estas vidata kiel sekurecminaco en Jordanio. Ne nur ĉar ĝi malebligus praktiki duŝtatan solvon, sed ankaŭ ĉar ĉi tiu scenaro komplezas al la aserto de radikalaj cionistoj, ke Jordanio estas fakte "palestina ŝtato", pro kio la ideo fari  palestinan ŝtaton en Cisjordanio fariĝas tute nenecesa. Krome, aneksado kreus maltrankvilon inter la pli ol 2 milionoj da palestinaj rifuĝintoj loĝantaj en Jordanio kaj povus provoki enfluon de novaj rifuĝintoj.

"Mi ne volas esprimi minacojn, sed ni pripensas ĉiujn eblecojn" , diris la jordania reĝo al Der Spiegel. Komence diplomatiaj rilatoj inter Israelo kaj Jordanio povus esti ĉesigitaj, nome la retiro de la jordania ambasadoro el Tel-Avivo kaj la foriro de la israela reprezentantaro el Amano. Jordanio ankaŭ pripensas la nuligon de la tuta aŭ parta packontrakto, kiun ĝi subskribis kun Israelo en 1994. Ĉi tiu traktato enhavas krom sekurecajn ankaŭ ekonomiajn interkonsentojn. Ĉiukaze suspendo signifus gravan geopolitikan forŝoviĝon. La demando estas, ĉu ĉio graviĝos tiel rapide. Jordanio travivas ekonomian krizon kaj devas ankaŭ konsideri interesojn kiel aliron al akvo, energiaj rimedoj (ambaŭ pere de Israelo) kaj financa helpo. La lando tre dependas de ĉiujara usona helpo de 1,3 miliardoj da dolaroj. La samo validas pri Egiptujo, tiu alia araba najbaro kun kiu Israelo atingis pacan interkonsenton en 1979.

Kvankam EU regule riproĉas Israelon malobservoj de internacia juro, sankcioj neniam sekvas.

Josep Borrell, la alta reprezentanto de Eŭropa Unio por Eksterlandaj Aferoj kaj Sekureca Politiko deklaris, ke la Unio konsideras ĉian aneksadon kiel gravan malobservon de internacia juro kaj respondos laŭe. Borrell kaj kelkaj eŭropaj membroŝtatoj, inkluzive Belgion, favoras sankciojn, sed pluraj landoj (inkluzive Hungarion, Ĉeĥion, Aŭstrion kaj Rumanion) kontraŭas ĉi tion. Ĝi estas ripetiĝanta ŝablono. Kvankam EU regule riproĉas Israelon pro malobservoj de internacia juro, pluraj membroŝtatoj sisteme malhelpas sankciojn. Tamen EU povus forte influi kiam temas pri politika premo sur Israelo. Kun komerca sumo de 36 miliardoj da eŭroj, EU estas senkompare la plej grava komerca partnero de Israelo. La ĉesigo de la Asocia Interkonsento inter Israelo kaj EU, kiu donas al la lando privilegian pozicion en la eŭropa merkato, estas postulata dum jaroj de homaj rajtoj kaj pacaj organizoj kaj multaj eŭropaj deputitoj. En 2002 la Eŭropa Parlamento eĉ voĉdonis rezolucion por ĉesigi ĉi tiun traktaton, sed ĝin ne sekvis la Eŭropa Konsilio. La Asocia Interkonsento, valida ekde 2000, reguligas liberkomercajn rilatojn inter la EU kaj Israelo por industriaj varoj kaj la partan liberaligon de komerco de agrikulturaj produktoj. Ĝi ankaŭ formas la bazon por la scienca kaj kultura kunlaboro inter ambaŭ entoj. Jam dum jaroj Israelo estas unu el la plej gravaj neeŭropaj partneroj en esplorprogramoj de EU. Kvankam Eŭropo klare deklaras ke la kontraŭleĝaj setlejoj minacas la duŝtatan solvon, la rilatoj kun Israelo estis sisteme profundigitaj laŭ la Asocia Interkonsento. Mankas la konsento por provi devigi Israelon plenumi internacian juron per sankcioj. Israelo konscie fokusigas sian celvarban laboron al la eŭropaj ŝtatoj, kiuj estas konsiderataj "israelamikaj", por malebligi atingi tiun eŭropan konsenton.

Tamen ŝajnas, ke ĉe iuj eŭropaj ŝtatoj elĉerpiĝis  paciencon. Fine de junio, la belga parlamento aprobis rezolucion alvokante la registaron ludi pioniran rolon ene de Eŭropo por decidi pri efikaj kontraŭrimedoj se Israelo antaŭenpuŝos siajn aneksajn planojn, eĉ se ne ekzistas eŭropa unuanimeco.

Dume julio povus fariĝi eble tre danĝera monato rilate la sekureco en la regiono.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.