Image
sahrawi_with_flag
Parizo ŝanĝas sian opinion pri Okcidenta Saharo. EU en dilemo
Artikolo
5 minutoj

Reĝo Mohammed VI de Maroko ricevis belan donacon de la franca prezidento Emmanuel Macron okaze de   sia arĝenta jubileo kiel reĝo: Parizo rekonas la suverenecon de Maroko super la Okcidenta Saharo. Li samtempe grave ofendas Alĝerion. Kaj la Sahrawi, enloĝantoj de la Sahara, kiuj vivas en tendaroj ekde preskaŭ duonjarcento? Ili estas nur diplomatiaj peonoj. 

Tiu franca rekono de maroka suvereneco kuŝas en la uzo de unu vorto: 'seule'. Nome ke la maroka plano (de 2007) - kiu donus eblan gradon de aŭtonomio al la areo, sed sub maroka suvereneco - estas la "sola" ('le seule’) kiu povas proksimigi solvon al tiu malnova afero. Tio estas grandega akcelo por Rabato, du jarojn post kiam Madrido cedis al maroka ĉantaĝo. Tiu konsistis el elpelo de miloj da migrantoj sur la hispanaj enklavoj de Ceuta kaj Melilla (same kiel Okcidenta Saharo, restaĵoj de la hispana koloniismo). 

Belgio, kiel multaj landoj de EU, subtenas la marokan planon de 2007 por Okcidenta Saharo, sed ne argumentas, kiel Macron, ke tio estas la "sola" solvo. Alexander De Croo ripetis dum sia fulm-vizito al Maroko la 15-an de aprilo, ke solvo devas esti bazita sur: "grava kaj kredinda bazo”. Tio estas deklaro kiu ne nepre implicas rekonon de maroka suvereneco. De Croo cetere ankaŭ esprimis sian subtenon al la klopodoj de UN por solvi la aferon, kion la marokaj amaskomunikiloj ignoris. La belgaj amaskomunikiloj nur priatentis la migradon en la kunteksto de ĉi tiu vizito. 

Verda marŝo 

La 6-an de novembro 1975, la reĝo Hassan sendis 350.000 marokanoj en "verda marŝo" al Okcidenta Saharo, ĝis antaŭ nelonge konata kiel la "Hispana Saharo". Hispanio tiam ĉesigis la kolonian periodon, kaj la maroka reĝo opiniis, ke tio estis la momento por aneksi la "historian areon".

Kion opiniis la loĝantoj pri tio? Ili ne estis feliĉaj pri tio. Dum la kolonia periodo Ili batalis kun la Fronto Polisario por sia propra ŝtato. Sed el tio nenio rezultis. La plej multaj saharanoj, proksimume 180.000 (UN), daŭre estas en la rifuĝejoj en Tindouf, Alĝerio, areo ankaŭ postulita fare de Maroko. Tiuj ĉi tendaroj estas regataj de la Demokratia Sahrawi Respubliko, agnoskita de ĉirkaŭ 30, ĉefe afrikaj, landoj. Tiu nombro akre malpliiĝis ĉi-jarcente, ĉefe sub maroka premo. 

Tiu premo fariĝis multe pli granda ekde Mohammed VI ricevis fortan subtenon de Donald Trump fine de 2020 - unu el liaj lastaj diplomatiaj decidoj kiel prezidento. En la kadro de la "Abraham Interkonsentoj", Maroko establis rilatojn kun Israelo, rekompence Vaŝingtono rekonis marokan suverenecon super la Okcidenta Saharo.

Tiuj bonaj rilatoj kun Israelo estas nepopularaj en Maroko. Per la amasaj manifestacioj de solidareco kun la palestinanoj oni esprimis tion. Cetere kritiki la politikon de la monarko eblas nur en tre limigita mezuro. 

Alĝerio 

La nova kunlaboro inter Maroko kaj Israelo efikis grave en multaj kampoj. Ekzemple, la marokanoj uzis la israelan spionvaro Pegazus grandskale por spioni eŭropajn ŝtatestrojn, inkluzive de francaj gvidantoj. Mohammed VI neis en telefona konversacio kun Macron, ke la franca prezidento estas en la listo, sed tiu ne kredis tion. Post kio la insultita maroka monarko longe rifuzis respondi telefonojn el la Elizeo. Pluraj gravaj kontraktoj por infrastrukturaj laboroj estis atribuitaj al ne francaj kompanioj, instigante tiamaniere francajn kompaniĉefojn, insisti ĉe Macron por  ŝanĝi sian politikon.

 La etoso inter Parizo kaj Rabato ankaŭ estis venenigita pro francaj klopodoj atingi bonajn rilatojn kun Alĝerio, la granda (egoisma) protektanto de la Polisario. Kvankam Macron antaŭe ofendis la alĝerianojn per sia deklaro, ke eĉ ne ekzistis alĝeria popolo antaŭ la alveno de la francaj koloniistoj. 

Sed Macron sendis ĉefministron Elisabeth Borne kun duono de ŝiaj ministroj al Alĝerio por ĉion glatigi. Sen palpeblaj rezultoj. 

Ĝis antaŭ nelonge, oni esperis en Francio, ke la alĝeria prezidento Abdelmadjid Tebboune vojaĝus al Parizo en septembro (unua vizito de alĝeria ŝtatestro ekde 2000), sed neniu konfirmo venis. Alĝerio alrigardis tre suspekteme, kiel la rilatoj inter Parizo kaj Rabato  estis degeliĝantaj. Frustrite de sep jaroj da senfruktaj klopodoj, Macron ŝajne rezignis. Estas unu el liaj multaj diplomatiaj fiaskoj kiujn li, precipe en Afriko arigis, interalie pro lia paternalisma sinteno. 

EU-interkonsentoj 

La agado de Parizo ekstra nervozigas EU en Bruselo. EU kiel tutaĵo restas engaĝita subteni la klopodojn de UN por atingi "justan, realisman, pragmatan, daŭrigeblan kaj universale akcepteblan solvon". La Eŭropa Parlamento ne forgesis, kiel la marokaj sekretaj servoj enfiltris la parlamenton, kaj kiom profunde troiĝis la lobiado - flanka branĉo de "Katargato"  ‘Qatargate’,  kiun oni malkaŝis fine de 2022.

La Eŭropa Komisiono precipe faras al si zorgojn pri la sorto de du komercaj interkonsentoj kun Maroko. Unu koncernas fiŝkaptadon ĉe la maroka marbordo, inkluzive tiu de Okcidenta Saharo. Alia pri agrikulturaj produktoj. La kortumo de EU en Luksemburgio ĝis nun trovis la plendojn de la Polisario bone bazitaj, nome ke la popolo de Okcidenta Saharo ne ricevis ajnan parolrajton en la afero, kvankam ĝi koncernas ilian teritorion. La Komisiono kaj Konsilio apelaciis kontraŭ tio. Intertempe, EU-boatoj ne rajtas fiŝkapti en la fiŝriĉaj akvoj ĉe la marbordo de Okcidenta Saharo. 

Intertempe, multaj EU-landoj, interalie Belgio, havas kaj planas ekonomiajn agadojn en la okupata Okcidenta Saharo. EU importas multajn produktojn el tiu regiono. Laŭ ciferoj de la Komisiono, 82% de tomatoj kaj melonoj el Okcidenta Saharo alvenas al EU-merkatoj. 

La verdikto de la Internacia Kortumo la 19-an de julio pri Gazao donas al la Polisario novan elementon en la lukto. La Kortumo kondamnis Israelon, interalie, pro la fakto fari ĉion eblan por resti en la okupata palestina teritorio kaj por krei deciditan fakton. Tio estas malobservo de la rajto de la palestinanoj al memdeterminado. La samo validas por Okcidenta Saharo, laŭ la Polisario, kiu esperas, ke la Kortumo de EU sekvos tiun decidon. 

Tiu ĉi artikolo ankaŭ aperis ĉe Uitpers.


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Lees meer

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.