Image
Solvoj kurttempaj: la malbeno de la Okcident-Afrika agrikultura sektoro (n-ro 425 / jan-feb 2014)
Solvoj kurttempaj: la malbeno de la Okcident-Afrika agrikultura sektoro (n-ro 425 / jan-feb 2014)
6 minutoj

La intencigo de la agrikultura produktiveco en la Sahelregiono estas decida por la malpliiĝo de la kronika nutraĵnecerteco, por la plialtigo de la nutraĵkvanto kaj -kvalito, por la stimulado de la ekonomia kreskado kaj por la plifortigo de la rezisto de la loĝantaro. Sed la registaroj de la regiono daŭre elspezas tro malmulte da mono por la agrikultura sektoro kaj la internaciaj donacantoj preferas solvojn limigitaj en tempo.


La lastaj 5 jaroj oni povas konstati ĉe la Okcident-Afrikaj landoj renovigitan interesiĝon pri investado en la agrikulturo. Tio estas parte pro la plialtiĝo de la nutraĵprezoj, kiuj en 2008 kulminis kaj ekde tiam restis altaj. La ŝtatoj komprenis ke ili devis pli memstare provizi sian propran bezonon. Sed, malgraŭ tio, la agrikultura sektoro en la Sahel-landoj restas ĝis hodiaŭ subfinancataj. En 2009 la 15 membroj de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj renovigis la Maputo-promeson el 2003 en kiu ili engaĝiĝis investi almenaŭ 10% de la naciaj buĝetoj en la agrikulturo. Sed en 2013, je la 10a datreveno de tiu interkonsento, nur 10 de la 54 Afrikaj landoj atingis tiun celon. Ekzemple en Senegalio, kie la agrikulturo garantias preskaŭ 14% de la Brutta Enlanda Produktado (BEP) kaj dungas pli ol du trionojn de la aktiva loĝantaro, la registaro elspezis ekzakte 4.7 % de sia buĝeto de 2012 por la agrikulturo, laŭ NGO Action Aid (Neregistara Organizacio Help Agado). Malgraŭ la fakto ke la malriĉuloj povas ĉerpi duoblan profiton el la kreskado de etskala agrikulturo kompare al la kreskado de aliaj sektoroj, la subteno de la Afrika agrikulturo malaltiĝis en 2006 de 77%. Nur en 2008, kiam la nutraĵprezoj kulminis, kreskis ĉe la Okcident-Afrikaj landoj la konscio ke ili estis tro dependaj de la importitaj bazaj grenoj.


Eric Hazard, administranto de la GROW-kampanjo (KRESK-kampanjo) de Oxfam, klarigas: "Multaj landoj tiam konsciis ke tio ne estis solida solvo. Ekde tiam ili diris, se ni volas nutri nin memstare kaj pligrandigi nian nutraĵsekurecon, ni bezonas minimuman nutraĵsuverenecon. Kaj por atingi tion ni nepre devas investi en agrikulturo. De tiam la agrikulturo aperas denove sur la tagordo. En landoj, kiuj atingas la celitan 10% de la BEP, kiel en Niĝerlando kaj Burkino, la kvalito de la investo restas problema. Kiam oni deklaras ke 17% de la BEP iras al la agrikulturo, sed fakte nur 65 ĝis 70% de tio iras al la agrikulturistoj kaj la cetera parto al la elspezoj de la ministerio mem, oni ne atingas la promesitajn 10%".

Favore al la malriĉuloj

Investado en etskalaj agrikulturistoj estas plie grava ĉar ĝi ne nur kontribuas al nutraĵproduktado taksita je 80% de la Afrika kontinento, sed ankaŭ al la vivkvalito de la agrikulturistoj kiuj apartenas al la plej vundeblaj kaj nutraĵnecertaj uloj de la Okcidenkt-Afrika regiono. "En la plej multaj Okcident-Afrikaj landoj la majoritato de la loĝantaro vivas en ruraj areoj, kie agrikulturo estas la plej grava vivrimedo," opinias Mireille Totbesola Barbier, regiona teknika konsilantino pri agrikulturo ĉe la Neregistara Organizacio 'Catholic Relief Services' ( CRS). Sed manko de produktadrimedoj, limigita alirebleco al financoj kaj limigita kono de plibonigaj produktadteknikoj kaj merkateksploraj lertecoj kreas malhelpon por la kreskado de la sektoro. En la Sahel-landoj projektoj por stimuli la agrikulturan produktadon estas grave malhelpitaj pro la revenantaj periodoj de senpluveco. La rekuperado post krizo, kiel tiu en 2008, povas daŭri 3 ĝis 4 jaroj, kondiĉe ke tiuj jaroj konas favorajn vetercirkonstancojn? Laŭ Patrick David, regiona ĉefo de la Nutraĵo kaj Agrikulturo Organizaĵo (NAO) de la Unuiĝintaj Nacioj, okazas disvolviĝanta erodo de la vivrimedoj de la agrikulturistoj en la Sahel-landoj. Kiam rikolto fiaskas la etskalaj agrikulturistoj estas devigataj vendi la malmultajn bestojn kiujn ili posedas, ili forprenas siajn infanojn de la lernejo, ili implikiĝas pli kaj pli en ŝuldoj, ili elĉerpas sian semostokon, la nutraĵsekureco malgrandiĝas kaj finfine ili estas ankoraŭ pli feblaj kiam ili estas konfrontitaj kun sekvonta krizo. Tio estas la ciklo de malriĉiĝo en la Sahel-landoj.
Helporganizaĵoj


La manko de aŭ la malbone administrita registara mono intensigas la premon sur la helporganizaĵoj por certigi la mondonacojn. Tio estas ĉiuokaze malfacila afero. Donacantoj ofte preferas donaci krizokaze. Longdaŭraj evoluprojektoj, kies rezultoj ne tuj videblas, estas malpli popularaj. En 2012, meze de la nutraĵkrizo en la Sahel-landoj, la NAO volis 122 miljonoj da dolaroj helpe al la regiona agrikulturo, sed ili ricevis nur 48% de la petita fonduso. Multaj aktivecoj suferis pro tio, ekzemple, la distribuado de semoj, la projektoj pri konservado de grundo kaj akvo, la vakcinado de bestoj, la liverado de brutnutraĵo, ktp. En 2013 NAO ricevis apenaŭ 23% de la petita fonduso por subteni la agrikulturon en la Sahel-landoj. Tiu subfinancado dolorige trafas la etskalajn agrikulturistojn, ĉar ofte ili ne plu povas aĉeti la necesajn produktadrimedojn kiel semoj kaj sterkaĵoj kaj ili ne havas aliron al kredito. Manko de investado atakas ilian produktivecon ĝenerale, sed grandigas ilian vundeblecon dum krizperiodoj kaj ilian dependecon de ekstera nutraĵhelpo. La nutraĵhelpo en la Sahel-landoj apogiĝas sur tri gravaj pilieroj. Unue, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj helpas familiojn je la aranĝo de 'bazar'ĝardenoj dum la seka sezono. Tio estas malgrandaj terpecoj sur kiu oni kultivas diversajn legomojn, fruktojn, florojn kaj komercajn rikoltaĵojn , produktojn kiuj oni povas rekte vendi sur la lokaj bazaroj. Due, la NAO subtenas la plantadon de pluvdependaj rikoltaĵoj dum la pluvsezono de julio ĝis septembro. Kaj fine, la organizaĵo helpas familiojn en la plantado de specifaj rikoltaĵoj kiam la akvo retiriĝas de la inunditaj ebenaĵoj de aŭgusto ĝis decembro. La malmulta mono je la dispono de NAO en 2013 signifis ke oni faris konsiderinde malpi por la etskalaj agrikulturistoj.

Kio necesas

Todd Crosby, adjunkta direktoro de USAID's Yaajeende Agrikulturo kaj Nutraĵ- Disvoligoprogramo, klarigas: " La ideo malantaŭ la investado en etskalaj agrikulturistoj estas, doni al ili ĉion kion ili bezonas por esti sukcesaj. Ni provizas ilin per grenoj, sterkaĵoj, materialoj kaj asekuroj por la rikolto kaj la brutaro. Ni instruas al ili irigacioteknikojn kaj la metodon pli bone prepari la grundon. Ni helpas ilin enmerkatigi iliajn produktojn. Dank al tio la agrikulturistoj ne nur produktas pli da bonkvalitaj rikoltaĵoj sed ili ankaŭ kontribuas al la kontraŭbatalado de la subnutrado en la lando. La Disvolvigoprogramo de la Usona NGO CRS (Neregistara Organizo CRS) helpis pligrandigi la rikolton de sorgo kaj greno je 30% inter 2004 kaj 2010, simple per instruado de certaj teknikoj, ekzemple kiel pli bone mastrumi la akvon, kiel oni povas konservi la bonajn grenojn por resemado, ktp. Sed malgraŭ tiuj kaj aliaj sukcesoj la donacantoj tamen ĉiam hezitas pri la financado de etskala agrikulturo, favore al krizohelpo, sed ankaŭ favore al granskala agrikulturo."


"Oni konsideras etskalajn agrikulturistojn kiel ne konkurenca kompare al grandskalaj produktantoj, ĉar ili ne disponas pri la materialo, la teknologio, la necesaj rimedoj", diras Isabella Mballa de la Unuiĝintaj Nacioj Mondnutraĵprogramo. "Multaj kredas ke etskalaj agrikulturistoj ne kapablas produkti kvalitajn produktojn en sufiĉa kvanto. Sed kiam ili ricevas iom da helpo, ankaŭ ili povas esti sukcesaj. Esti etskala agrikulturisto ne signifas ke vi ne povas esti produktiva kaj ne povas gajni monon," laŭ Mballa.

Maŝinoj

Laŭ Crosby ŝanĝo de la agrikultrpolitiko en la direkto de meĥanizita agrikulturo kaj agrikulturkreditoj estas necesa. Etskalaj agrikulturistoj malofte disponas pri traktoroj kaj aliaj maŝinoj kaj manlaboro havas kompreneble siajn limigojn. Sed sen kreditoj ne eblas aĉeti maŝinojn. Ekzistas fasko da mikrofinancsistemoj, sed tiuj havas plej ofte interezan normon de 14 ĝis 30%. Laŭ tiuj tarifoj neeblas por etskalaj agrikulturistoj gajni sufiĉe da mono por repagi kapitalon plus interezon dum la kutima pruntoperiodo de 6 monatoj, do tute maleblas havi profiton. Krome, multaj de tiuj mikrofinancsistemoj direktas sin al granskalaj urbaj produktantoj. Kreditdonantoj nome scias tre bone ke la returno de mono pruntita al etskalaj agrikulturistoj dependas komplete de ne kontroleblaj faktoroj kiel i. a. la vetero. Kontrakti rikolto- kaj brutarasekurojn povus malgrandigi la produktaĵriskojn, sed la problemo restas: kie troveblas la necesaj investadoj ?


Third world network

El la revuo Vrede n-ro 425 (januaro-februaro 2014)


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Land

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.