Unu tagon en Gaza
Artikolo
3 minutoj

Komence de aŭgusto delegacio de la belga Actieplatform Palestina [agadplatformo por Palestino] traveturis la palestinajn teritoriojn. Amjad Ash-Shawwa akompanos nin tutan tagon dum nia vizito en la Gaza-strio. Li laboras por GIPP (Grassroots International Protection for the Palestinian People), iu koordina tegmento de organizaĵoj kiuj kunhelpas surloke instali observado-misiojn.

 
En Gaza ĉiu tago alportas novaĵojn kaj mizeron, ankaŭ dum ĉi tiu tago. Matene 3O tankoj enruliĝis la nordan parton de la Gaza-strio. En Beit-Lahia ili postlasas 1 mortinton kaj 3
vunditojn. Tio estas kvazaŭ ĉiutaga rea ritualo. Neniu plu scias pri la rekta celo de tiu aŭ aliaj similaj operacioj. Temas pri nura kaj pura teroro kiu celas plene detrui la viveblecon de la palestinanoj same kiel ilian infrastrukturon. Amjad informas nin, ke la kvar judaj kolonioj en la norda parto de la strio kontrolas la akvo-rezervojn. Du aliaj kolonioj, Netzarim kaj Kfar Darom, troviĝas meze de la Gaza-strio. De tie ili kontrolas ĉiujn interligajn vojojn inter nordo kaj sudo kaj tiuj vojoj ofte estas fermitaj por ĉiu trafiko. Ne estas escepto se oni bezonas tutan tagon por veturi el la nordo, tra kvar kontrolejoj, por atingi Rafah ĉe la egipta limo.
 
Por atingi Khan Younis ni estas devigataj sekvi la marbordon tra la palestina vilaĝo Eshaikhijleen. Tute apude troviĝas la kolonio Netzarim. De tie oni regule pafadas senkaŭze. Antaŭ unu monato 9-jara knabo, kiu kun siaj gepatroj laboris en la kamparo, estis kuglotrafita en la kapo. Unu semajnon poste estis mortigita virino kaj ties infano. Amjad nin rakontas ke, ekde la komenco de la intifado, jam 26 infanoj estis mortigitaj far la koloniistoj. Ĉirkaŭ la kolonio estis starigita sekurec-zono de proksimume unu kilometro. Antaŭe tie estis kampoj kun vegetaĵoj. Nun ĉio estas buldoze platigita.
 
En la tendaro de Khan Younis la povreco tuj videblas. Apude troviĝas denove juda kolonio. La domoj apud ĉi-lasta estas ĉiuj detruitaj. 150 familioj estas sentegmentaj. La domoj ankoraŭ starantaj rande de la kolonio aspektas kiel trufromaĝo pro kuglo- kaj grenado-trafoj. Multaj loĝintoj forlasis la lokon ĉar tro danĝera. La juda kolonio estas ĉirkaŭita de metrojn alta betona muro kun observo-turoj. Nin prenas la impreso ke ĉiumomente oni povas nin alpafi. Iom poste ni sciiĝas, ke samloke, unu horo post nia vizito, junulo estis murdita. Homa vivo ĉi tie apenaŭ iom valoras.
 
Ni revenas kaj esploras la ĉirkaŭaĵon de la fifama kolonio Kfar Darom. La kolonio situas meze de la Gaza-strio kaj estas ĉirkaŭita de vastega 'sekurec-zono' . Por ĉi-lasta domoj kaj agrikulturo estis oferitaj. Ni vizitas familion en domo ĉe la rando, je pafatingo de milita posteno kiu la kolonion 'gardas'. La patrino rakontas, ke ili jam monatojn regule estas alpafitaj sen iu ajn kaŭzo. En la nokto de 2 aŭgusto la 85-jara avino estis mortpafita per 3 kugloj el tiu posteno. Ŝi kuŝis ekstere por dormi. Ŝi nun estas la plej aĝa martiro de tiu intifado. La filino nin montras gestumante la sangmakulitajn matrason kaj litotukojn. Ŝi ankaŭ montras la kuracistan raporton. Israelo neniel volas respondi pri tiu krimo. Ia kompenso ne estas. La familianoj tamen klopodas ĝin akiri kun la helpo de Palestinian Council for Human Rights [Palestina konsilio por homaj rajtoj]. Vana klopodo, nin certigas Amjad, kvankam tamen estas ĉi tie eta ŝanco por klopodi atingi justicon.
 
Ni finis per vizito al la loko en la urbo Gaza kie, antaŭ du semajnoj, la militĉefo de Hamas estis mortigita, kune kun 12 senkulpaj viktimoj (inter kiuj unu bebo). La israela armeo poste deklaris ne scii ke tiom da civitoj troviĝis ĉirkaŭe, sed tamen deklaris la operacion sukcesa. Surloke ni vidas la teruran ruinaĵon okazigitan. La klarigo de la israela armeo estas pura sensencaĵo. La alpafita domo troviĝas meze de dense loĝata kvartalo. La fortega eksplodo detruis plurajn domojn. Kiu ajn povis dedukti, ke civilaj viktimoj estus neeviteblaj. Sed, kiel jam dirite, palestina vivo apenaŭ iom valoras. Pri la incidento en Gaza la belga konsulo en Jeruzalemo komentis, dum nia vizito ĉe li, la sekvantan matenon, "ĉu la respondeca generalo estas nesperta, ĉu li mensogas".
 
La maljusteco tro abundas en tiom malgranda lando-strio. Ni sentas nin senpovaj. Kial la internacia komunumo ne intervenas por fini tiun militan okupacion?
 
El la revuo Vrede  n-ro 357 (septembro – oktobro 2002)

 


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.