Vasaloj
Artikolo
4 minutoj

 

Far iuj ĵurnalistoj ni povas ekscii, ke estas tre stulte spiti Usonon ĉar ni ja estas 'denaskaj' aliancanoj kaj ne kapablas vivi dise. Estas evidente, ke pli bonas amike rilati kun aliaj landoj kondiĉe ke tion ne bremsas kontraŭstaraj ekonomiaj interesoj sed la ideo de 'natura' alianco kun Usono estas pura stultaĵo. De kie venas tiu ideo? Plejparte pro la fakto, ke Usono nin helpis dum du mondmilitoj por venki la malamikon, do dufoje Germanion. En la unua mondmilito la amerikanoj sendis ekspedicion kiam la milito estis finiĝinta kaj en la dua mondmilito ili kontraŭvole sendis armeon pro tio, ke Hitler al ili deklaris militon kaj ne inverse kiel multaj kredas. Post la dua mondmilito ili konvinkis Eŭropon, ke nur per forta armea aliancaro oni kapablos ŝirmi Okcidentan Eŭropon kontraŭ invado far Sovetunio. La vera motivo estis alispeca, nome la pormilita industrio en Usono, kiu dummilite febre produktadis, riskis tute kolapsi, kio ja estus terura bato por la usona industrio. Ili cetere neniam kapablis klarigi kiun avantaĝon povus havi elĉerpita kaj detruita Sovetunio per okupacio de Okcidenta Eŭropo.
 
Kio nin fakte ligas al Usono? Politika sistemo kiu montras pli da kontraŭoj ol da similecoj. Ĉiu scias, ke en Usono funde decidas la grandaj ekonomiaj grupoj kiun 'elekti' prezidenton. La amaskomunikiloj estas fimanipulitaj. Dum la iraka milito radio, televido kaj gazetaro estis nuraj propagando-papagoj por pravigi la militon, kun la escepto de izolaj kaj regionaj malgravaj gazetoj kie la 'kulpaj' ĵurnalistoj estis maldungitaj pro ilia opinio devia.
 
Post la dua mondmilito Germanio ĉesis deklari, ke en ĉiu militista entrepreno Dio troviĝas je ĝia flanko. La slogano "Gott mit uns" [Dio kun ni] ne plu ornamas la zonon de soldatoj. En Usono Bush ne povas malfermi la buŝon sen deklari, ke Usono ĝuas la favoron de la Superulo. Sekve, por plenumi la volon de Dio la ŝtato Usono vartas fortegan armeon kaj ĉiu individuo penas pruvi la apogon de Dio dank'al enpoŝa pistolo aŭ aŭtomata pafilo apud la ŝranko por alpafi senĝenulon kiu riskas enpenetri bienon ne sian. Cetere, Usono facilanime enpenetras teritorion ne sian. Eŭropo estas pli retenema ĉi rilate ĉar ni spertis sur propra teritorio du detruajn militojn kaj sekve pli prudente kondutas. Usono, siaflanke, neniam spertis mondmiliton en la propra lando, nur okazis liberiga milito tie fine de la dekoka jarcento kaj civila milito meze de la deknaŭa jarcento.
 
La tendenco al perforto en Usono videblas ankaŭ en la fakto, ke la mortpuno tie ankoraŭ ekzistas kaj ofte ankaŭ estas plenumita, eĉ ĉe senhelpaj senkulpuloj. Ni do ne miru, ke en tiu perfortoza atmosfero pli ol du milionoj da uloj tie troviĝas en karcero. Tiu kulto de perforto kompreneble ne estas io denaska ĉe usonanoj sed originas en la maniero laŭ kiu la lando estiĝis historie, nome per eliminado de la origina loĝantaro. La religia fundamentismo kiu plagas Usonon ankaŭ atingis la instruadon. En iuj regionoj lernolibroj estas malpermesitaj se ili instruas la evoluo-teorion de Darwin. Ultranaciismo estas perforte altrudita ekde junaĝo. Verŝajne ne ekzistas lando kie vidiĝas tiom da naciaj flagoj ol en Usono kaj kie oni facile estas insultata kiel lando-perfidulo se oni ekzemple montras sin kontraŭulo al la milito en Irako kaj tion kuraĝas diri. Sub la prezidenteco de Bush Usono fariĝis pli fundamentisma ol antaŭe, kvankam fundamentismo ĉiam ĉirkaŭvagas, ankaŭ sub regado de 'liberala' prezidento.
 
Aldone, Usono rompis plurajn internaciajn konvenciojn pri medio-protektado kaj armilaro-limigo kaj eĉ ne agnoskas la Internacian Pun-Tribunalon en Hago. Plie, Usono ignoras la Unuiĝintajn Naciojn se tiuj kontraŭas la interesojn de la plej potenca lando kaj iom toleras ĝin en aliaj kazoj. Do, ne estas Eŭropo kiu rompis kun Usono, sed Usono kiu rompis kun Eŭropo kaj la cetera mondo. Neniu aŭdos min diri, ke ni devas vivi malamike kun Usono. Tio ja estas malagrabla situacio kaj ni devas konstati, ke niaj rilatoj neniam baziĝos je samcelaj politikaj kaj ekonomiaj interesoj kaj komuna kulturo. Sed se la intenco havi pli malpli normalan rilaton kun Usono signifas, ke ni estos nuraj vasaloj ni tiam bone devos pripensi la aferon kaj ne agi kiel Britio sub Blair. La genocido-leĝo en Belgio estis absurde mis-formulita kaj la ĉi rilata diplomata incidento estas tre grava sed la reago de Usono kaŝas aliajn motivojn. La instalado de NATO en Pollando ja estus multe malpli kosta por Usono kaj ĉi lasta senpene povus fidi je vasaleco de Pollando kiu jam duonjarcenton estis devigata konduti vasale kvankam rilate alian grandpotencon. La deziro de Usono ligi Eŭropon al sia propra regado kaj volo estos tiel multe pli facila kiam Orienta Eŭropo plene apartenos al Eŭropa Unio.
 

El la revuo Vrede  n-ro 362 (julio – aŭgusto 2003)

 


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.