Komence de februaro la Kongreso, superregata de la Respublikanoj, konfirmis novan federalan Buĝetleĝon kiu plialtigos la usonajn militistajn elspezojn dum la venontaj du jaroj kun 165 miliardoj da dolaroj. Kontenta prezidento Trump subskribis la Buĝetleĝon.
Sufiĉe okulfrape evidentiĝis el opiniosondado de Gallup, farita kelkajn tagojn antaŭ la aprobo de la leĝo, ke nur 33% de la usonanoj estis pretaj plialtigi la militistajn elspezojn. 65% sin manifestis kontraŭ, de kiu 34% estis favoraj al malpliigo de la militista buĝeto kaj 31% estis favoraj al konservado de la nunstato.
Pli okulfrape, ĉe nacio kies militistaj elspezoj la lastaj jardekoj konsiderinde kreskis, estas ke la publika opinio neniam estis favora al tio. Dum la lastaj 49 jaroj Gallup esplordemandis al la usonanoj pri la militistaj elspezoj kaj dum tiu longa tempo nur en la jaro 1981 la plimulto de la usonanoj, pli precize 51%, deziris plialtigon de la elspezoj. Dum la aliaj jaroj ĉiufoje konsiderinda plimulto estis kontraŭ la elspezo de pli da mono por la armeo.
La Gallup-sondado estas ĝis nun la sola kiu sondas la opinion de la usonanoj pri la militistaj elspezoj en 2018, sed enketoj faritaj de aliaj enketburooj malkovras la saman rezulton. La Pew Esplorcentro ekzemple konkludis ke la procento de la loĝantaro, kiu donis inter 2004 kaj 2016 sian aprobon pri plialtigo de la usonaj militistaj elspezoj, variis de 13 ĝis 35%. Dum la sama epoko la procento de usonanoj kiuj estas pretaj malplialtigi la militistajn elspezojn aŭ konservi ilin variis inter 64 kaj 83%.
La opozicio kontraŭ la plialtigo de la usonaj militistaj elspezoj ankoraŭ grandiĝis, kiam la esploristoj informis la usonajn civilulojn pri la fakta sumo kiun la federacia registaro elspezis por difinitaj programoj kaj pri la argumentoj kiuj kaŝiĝas malantaŭ tio. En marto 2017 la Universitato de Maryland distribuis resumon de la federacia buĝeto kaj serion de deklaroj pri la elspezsumoj kiuj estis trakontrolitaj pri ilia justeco, farita de diversaj interesgrupoj. Poste la universitato faris opiniosondadon. La rezulto estis ke la plimulto de la respondantoj sin deklaris por malaltigo de la militista buĝeto de 41 miliardoj da dolaroj.
Militista politiko
La nuntempa publika opinio pri la militistaj elspezoj havas klaran partio-rilatan dimension. El la sondado publikigita de Gallup en februaro, montriĝas ke inter Respublikanoj kaj sendependuloj kiuj simpatias kun la Respublikanoj, 54% opinias ke la registaro elspezas tro malmulte por la armeo. Male, 53% de la Demokratoj kaj iliaj sendependaj apogantoj opinias ke la registaro tamen elspezas tro multe por la armeo. Hodiaŭ la Respublikanoj superregas kaj la Kongreson kaj la Blankan Domon, do ne estas surprize ke la militistaj elspezoj denove atingas la supron. Malfacile estas taksi ĝis kie la nuntempa militista politiko nin kondukos. Kritikistoj, kaj ili estas multnombraj, prognozas ankoraŭ pli da militoj, bankrotoj aŭ ambaŭ.
Kevin Martin, prezidanto de “Peace Action”, la plej granda grassroots[1] paco-organizaĵo en Usono, rimarkigas: “Niaj impostodolaroj estas uzataj por militista politiko kiu kuraĝigas armilvetkuradon, kiu ĉiam pli endanĝerigas nian sekurecon kaj sapeas la ekonomian vivipovon”.
Nuntempe en Usono la usonaj impostpagantoj investas 700 miliardoj da dolaroj en la Pentagono. La militistaj elspezoj postulas 54% de la federala buĝeto. Kiam oni akceptos la rekomendojn de prezidento Trump por la venontaj jaroj, la parto de la militistaj elspezoj en la federala buĝeto atingos en la fiska jaro 2023 ĝis 65%. En kombino kun la enorma buĝeta deficito kiu estos produktita pro la malpliigoj de la imposto, lanĉita de la Respublikanoj cele al la riĉuloj kaj iliaj enterprenoj, tio kondukos neeviteble al ruinigaj ŝparadoj en la elspezoj por instruado, servo por publika sano, parkoj kaj distrueblecoj, proviantado, postenoj, infrastrukturo kaj aliaj publikaj programoj. Estas tre probable ke la venontaj jaroj, la buĝeto de Usono estos unua vice elspezita al la preparado de milito.
El la revuo Vrede n-ro 445 (januaro-februaro-marto 2018)
[1] Grassroots estas la angla nomo por politikaj procesoj kiuj disvolviĝas en la bazo. Tio signifas ofte ke civiluloj, anstataŭ politikistoj, estas la iniciatintoj kaj decidintoj.