La 2-an de majo, la nuna israela sieĝo de la Gaza-strio eniris sian trian monaton. Ĝi estas kruela daŭrigo de genocido, kun devigita malsato kiel militarmilo.
Por la pli ol du milionoj da civitanoj de Gazao, la neloĝebleco atingis nepenseblajn nivelojn. “Israelo senkompate transformis Gazaon en inferon de morto kaj detruo,” diris Erika Guevara Rosas de Amnestio Internacia vendrede, la 2-an de majo, post la prezento de raporto pri la pasintaj du monatoj da totala israela blokado. Ekde ĝi estis starigita la 2-an de marto, kritikaj humanitaraj provizoj, inkluzive de manĝaĵoj, fuelo, medicina helpo kaj vakcinoj por infanoj, rapide malpleniĝas.
La UN-agentejo por palestinaj rifuĝintoj en la Proksima Oriento, UNRWA, raportis en sia plej nova ĝisdatigo pri la humanitara situacio, ke ĝiaj farunprovizoj kaj manĝpakaĵoj en la enklavo elĉerpiĝis, same kiel ĉirkaŭ triono de ĝiaj esencaj medicinaj provizoj.
La Monda Nutraĵa Programo (WFP) de UN anoncis la 25-an de aprilo, ke ĝi liveris siajn lastajn nutraĵprovizojn al varmaj manĝkuirejoj en la Gaza Sektoro. Plimulto de palestinanoj en Gazao dependas de ĉi tiuj bonfaradaj kuirejoj, kie ili vicumas dum horoj ĉiutage por ununura varma manĝo. Unu post unu, ĉi tiuj kuirejoj alfrontas elĉerpiĝon de la provizoj kaj estas devigitaj fermiĝi. Antaŭ la fino de marto, ĉiuj 25 de la WFP subtenataj bakejoj fermiĝis ĉar la tritika faruno elĉerpiĝis. Por centmiloj da palestinanoj nun pano ne plu estas havebla.
Ankaŭ UNICEF uzis la alarmsonorilon per gazetara komuniko pasintan vendredon: “Ekde la komenco de la jaro, pli ol 9 000 infanoj estis akceptitaj por kuracado de akuta malnutrado. Centoj da aliaj infanoj, kiuj urĝe bezonas kuracadon, ne povas akiri ĝin pro sensekureco kaj delokiĝo.” Laŭ la Gaza Ministerio pri Sano, almenaŭ 60 000 infanoj montras simptomojn de malnutrado. Dum la nuna konflikto, 57 mortoj pro malnutrado estis dokumentitaj.
Dum kamionoj portantaj 171 000 tunojn da nutraĵhelpo kaj aliaj humanitaraj provizoj vane atendas ĉe fermitaj landlimaj transirejoj, palestinanoj en Gazao ne tiom estas submetitaj al malsategon, sed al deviga malsategigo - grava malobservo de internacia juro.
Dum palestinaj fiŝkaptistoj malespere provas provizi siajn familiojn per iom da proteino, iliaj boatoj estas pafataj de la israela armeo. Infanoj traserĉas la rubon serĉante manĝaĵon kaj bruleblan materialon por kuirado, ĉar ankaŭ la hejtaĵo rapide malkreskas. La Gaza Civil Defense Corps avertis la 28-an de aprilo, ke ok el ĝiaj 12 savtveturiloj, inkluzive de fajrobrigadaj kamionoj kaj ambulancoj, estis senmovaj pro manko de fuelo.
Krome, akvomankoj ankaŭ pliiĝas, parte ĉar Israelo fortranĉas la elektroprovizon, kio kaŭzas haltigon de la sensaligfabriko en Gazao. Homoj devas vojaĝi longajn distancojn en danĝeraj kondiĉoj por akiri puran akvon. Pro ĝia manko, akuta diareo nun respondecas pri unu el kvar malsankazoj en Gazao. Por infanoj sub kvin jaroj – la plimulto de la kazoj – tio estas vivminaca.
Ĉiu aldona tago, ke la humanitara blokado daŭras, la risko de malnutrado, malsato, malsano kaj morto pliiĝas. Amnestio diris, ke la "brutala kaj nehoma sieĝo estas plia pruvo de la genocida intenco de Israelo en Gazao".
Post mallonga batalhalto, kiu ĉiuokaze estis malobservita per la reenkonduko de blokado al humanitara helpo la 2-an de marto, Israelo rekomencis sian bombadon de la Gaza Sektoro la 18-an de marto. Ekde tiam, pli ol 2 300 homoj estis mortigitaj, inkluzive pli ol 800 infanoj. La totala mortnombro en Gazao ekde la 8-a de oktobro nun atingas pli ol 52 400 - plej verŝajne signifa subtakso.
OCHA, la oficejo pri homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke okazis 259 israelaj atakoj kontraŭ loĝdomoj kaj 99 kontraŭ tendaroj de interne delokitaj personoj inter la 18-a de marto kaj la 27-a de aprilo. 40 el tiuj ĉi atakoj okazis en al-Mawasi. La israela armeo plurfoje ordonis al civiluloj en Gazao evakui al tiu ĉi "sekura zono".
Lastan lundon, la Internacia Kortumo (IK) finfine komencis publikajn aŭdiencojn pri la humanitaraj devoj de Israelo en Gazao. La Internacia Kortumo (IK) antaŭe ordonis al Israelo preventi genocidon en Gazao kaj permesi humanitaran helpon en la enklavon. Tamen, decido en tiu ĉi kazo (kiu estas aparta de la genocida kazo prezentita de Sud-Afriko) povus daŭri monatojn.
Dume, la 8-a de majo oni festas la finon de la Dua Mondmilito kaj la venkon super Nazia Germanio en la okcidenta mondo. Estas momento kiam oni ankaŭ memorigas la teruran genocidon de la judoj en Eŭropo; kiam ni pripensas la fakton, ke tio neniam plu okazu. Estas grave kaj necese memori la viktimojn de la Holokaŭsto, sed dum la registaroj de eŭropaj landoj honoras la mortintojn, ili ignoras la viktimojn de la genocido, kiu okazas antaŭ iliaj okuloj en Palestino. Ili tiel neglektas siajn internaciajn jurajn kaj moralajn devojn.
Estas ĝuste la jardek-longa pasiveco, kaj eĉ kunkulpeco, de ĉi tiuj ŝtatoj, kiu kontribuis al la establado de la ĉieĉeesta kaj neniel pravigebla senpuneco por Israelo. Tio ne povas pludaŭri. Kiel deklaras la centra slogano de multaj judaj aktivuloj en Usono: “Neniam Plu, Signifas Neniam Plu por Iu ajn!” Eŭropaj registaroj urĝe bezonas rompi sian pasivecon. Kaj ne nur per vortoj, sed ankaŭ per agoj, komencante per armilembargo kaj la suspendo de la Asociiga Interkonsento inter Israelo kaj EU.