En ĵus publikigita raporto, ICAN, la Internacia Kampanjo por la Forigo de Nukleaj Armiloj, taksas, ke ĉiuj nukle-armigitaj ŝtatoj kune investis 72,9 miliardojn da dolaroj (67,2 miliardoj da eŭroj) en siaj nukleaj arsenaloj en 2019.
Post plurfoja prokrasto, la 28an de januaro dum gazetara konferenco, usona prezidento Trump fine malkaŝis detalojn pri sia plano pri Mez-Oriento, kiun li baptis la "Interkonsento de la Jarcento".
Pasintan dimanĉon, 10.000 manifestaciantoj paŝis tra la stratoj de Berlino por ĉiujara defilado honore al Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg. Ĝi estis speciala eldono. Antaŭ 100 jaroj, la 15-an de januaro, ambaŭ revoluciaj estroj estis murditaj de membroj de la Germana Libera Korpuso.
Matene la 3an de aprilo2019 la serĉ-kaj savboato, savis 63 homojn el tro plena kaŭĉuka boato meze de la Meditaraneo, proksimume 37 km antaŭ la libia marbordurbo Zuwara. Mi estis la ŝipkuracisto.
La Internacia Kriminala Kortumo (IKK) faris la 12an de aprilo 2019 ŝokan deklaron. La juĝistoj de la sekcio Prepara Esploro unuanime decidis negative rilate la malfermo de esplorado pri krimoj kontraŭ la humaneco kaj militkrimoj en Afganistano.
Civilaj-sociaj organizaĵoj kaj defendantoj de homaj rajtoj kiuj diras sian opinion pri maljustaj leĝoj, kiuj pridubas publikan opinion aŭ potenculojn kaj kiuj postulas justecon, egalecon kaj liberecon estas ĉiam pli kaj pli atakataj.
Will Griffin estis sturmulo en la usona armeo kiu servis kaj en Irako kaj en Afganio. Li verkis La Paco-raporton (The Peace Report), en kiu li raportas pri sia laboro kiel pacaktivulo tra la tuta mondo.
En marto 2018 okazis parlamentaj elektoj en Kubo. 605 nomoj aperis sur la elektolistoj por parlamento (la Nacia Kunsido de la Popola Potenco) kiu konsistas el 605 membroj.
Komence de februaro la Kongreso, superregata de la Respublikanoj, konfirmis novan federalan Buĝetleĝon kiu plialtigos la usonajn militistajn elspezojn dum la venontaj du jaroj kun 165 miliardoj da dolaroj. Kontenta prezidento Trump subskribis la Buĝetleĝon.
La efektivigo de la pacinterkonsento, farita inter la Kolombia registaro kaj la FARC (Revolucia Militistaro de Kolombio) en la aŭtuno de 2016, evidentiĝis ankoraŭ ne sukcesa. Precipe la kresko de perforto kontraŭ la maldekstraj aktivuloj  kaj komunumgvidantoj konstituas grandan minacon.
Preskaŭ uno kaj duona jaro post la komenco de la bombardadokampanjo de Saŭd-Arabio  apogita de Usono -  kontraŭ Jemeno, la humana tributo tiel grandiĝis ke la Internacia Ruĝa Kruco nepre devis donaci komplete ekipitajn mortintejojn al la hospitaloj de la lando.
Londono, la 15an de aprilo 2016: brita juĝisto malkondamnas ok pac-agitantojn, inter kiu tri belgoj. La okopo agitadis en Londono kontraŭ la du-jara DSEI-armilborso, unu el la plej grandaj armilborsoj en la mondo.
Daŭris lontempe por la patrino de Mansour antaŭ ol ŝi povis interrilati kun la ŝanĝita personeco de sia 12-jara filo. Li estis gaja kaj bonega lernanto, sed iĝis nun agresiva kaj malobeema knabo. Liaj poentoj ne estas laŭdeziraj kaj nokte li estas timema kaj li havas koŝmarojn.