Iru al Gaza!
Artikolo
4 minutoj
Ĉu vi volas realigi la plej profitdonan aferon de via vivo? Tiam iru al Gaza!
 
Ĉu vi volas realigi la plej profitdonan aferon de via vivo? Tiam iru al Gaza!
 
La tankoj de la israela registaro volonte vin portos tien. Surloke vi ricevos vilaon aŭ komfortan loĝejon kun belega herbejo, preskaŭ senkoste, vere kvazaŭ bela revo realiĝis. Vi tie povos kultivi florojn kaj fruktojn. Siatempe oni ankaŭ povis dungi laboristojn el Palestino je mizera salajro. Ili ja ne povis elekti ĉar oni antaŭe forprenis ilian teron. Nun tiaj mizeruloj fariĝis tro danĝeraj. Sed kompense oni povas utiligi laboristojn el Tajlando kiuj estas eĉ pli malmultekostaj. Kaj ne ĝenas iuj juraj problemoj, nek minimuma salajro, nek feritagoj kaj kompreneble ankaŭ neniu kompenso je maldungo. La israelaj leĝoj tie ne validas. Vi povas eksporti viajn varojn al Eŭropo sed vi tiam devos falsigi ilian originon. Alie vi konfliktos kun la burokratoj el Bruselo ĉar via agado ne akordiĝas kun la komerca interkonsento inter Eŭropa Unio kaj Israelo. Kaj vi akiros eŭrojn, kio ja gravas.
 
Kompreneble, vi tie havos problemon pri sekureco. Vi, same kiel aliaj 7000 koloniistoj vivas tie meze de unu miliono da palestinanoj. Vi kaj ĉiuj aliaj koloniistoj ja forprenis ilian teron kaj duonon de la akvo. Tial vi ĉiuj tie neniel estas amataj. Grava problemo tio tamen ne estas. La israela armeo vin defendos, tuta bataljono por la kolonio, tuta divizio por la Gaza-strio. Jes, multaj soldatoj, multaj kirasitaj veturiloj, multe da mono. La israela ŝtato pagas la fakturon. Se via kolonio troviĝas tro proksime al araba tereno tiam estiĝas problemo. Ne grave, la armeo ja forblovos ĉiujn domojn tro proksimajn por tiel purigi la terenon. La kolonio poste povos ekspansii kaj la ludeto denove rekomenci.
 
Tio estas nur komenco. Se oni efektive decidas evakui la kolonion tiam mono abunde fluos. Jam dum la registaro de Menahem Begin tiel okazis kiam oni decidis forlasi la koloniojn en Sinai.
 
La koloniistoj ricevis monon kaj tiuj, kiuj rifuzis kaj deklaris neniam forlasi sian domon, fine cedis pro monsumo duobla aŭ pli al la origine proponita. Multaj el la ‘evakuitaj’ akceptis la monon kaj poste elmigris al Usono aŭ Aŭstralio. La plej ruzaj inter ili iris al Gaza kaj ricevos duan fojon monkompenson kiam la teritorio ankaŭ estos forlasita.
 
Sed ĉu Sharon sincere intencas evakui preskaŭ ĉiujn koloniojn en Gaza? Preskaŭ ĉiujn, ĉar li volas gardi tri koloniojn kiuj troviĝas apud la verda linio, tio estas la limo antaŭ 1967, kaj ilin aneksi al Israelo. Jen tipe israela metodo. Kiam ni evakuis la teritorion de Sinai, inkluzive la urbon Yamit kaj la koloniojn, ni rifuzis forlasi la sensignifan sed belan urbon Taba. La lukto longe pludaŭris ĝis fine ni tamen devis forlasi la urbon. Kiam ni forlasis Libanon ni gardis sekurecan zonon. Kiam ni, post kelkcento da mortoj, ĉi tiun ankaŭ forlasis, ni gardis la regionon de Shawa-Farm, kie niaj soldatoj pluperdas la vivon. Sharon nuntempe promesas evakui la strion de Gaza sed gardi tri koloniojn kiel memoraĵon. Kial ? Tio estas la Sharona metodo por forgvidi la atenton de la korupto-afero al kiu li estas ligita. Ankaŭ gravas, ke en Usono la Blanka Domo favore reagu. Tiel li povos pagi kelk-miliardojn da dolaroj al la koloniistoj.
 
Li pretas cedi Gaza-n kun ties miliono da nevolitaj palestinanoj, same kiel kelkajn koloniojn okcidente de la Jordan-rivero, por tiel akiri konsenton far Usono por aneksi la ceteron de la Okcidenta Teritorio. Ankaŭ tio ne estas nova strategio. Siatempe Ben Gurion cedis 22 procentojn de Palestino por tiel gardi la restantajn 78 procentojn anstataŭ la 55 procentojn atribuitajn. Same, Benachem Begin rezignis je Sinai por forigi Egipton el la milito kaj tiel koncentri sian armeon al konkerado de la Okcidenta Teritorio. Sharon, siaflanke, pretas cedi la tutan Gaza-strion kaj 45 procentojn de la Okcidenta Teritorio por tiel aneksi al Israelo 55 procentojn restantajn. Tiu intenco klare videblas per la unuflanka decido enŝlosi palestinanojn en enklavoj helpe de alta muro kaj bariloj elektronike sekurigitaj.
 
Evidente tio neniel alportas pacon nek sekurecon. Sed en la idearo de Sharon plej gravas, ke la celoj de cionismo estu realigitaj. Laŭ li la ŝtato Israelo devas konsisti el 90 procentoj de la teritorio inter la Jordano kaj la maro.
 
El la revuo Vrede  n-ro 366 (marto – aprilo 2004)
 
 
 

Noto de la tradukinto: la aŭtoro Uri Avnery estas pacaktivulo en Israelo. Lia artikolo aperis interrete en www.warenform.net kaj ĝi estis iom adaptita far Antoine Uytterhaeghe por la revuo Vrede. Tiu esperanta traduko sekvas la tekston en Vrede.

 


Iets fouts of onduidelijks gezien op deze pagina? Laat het ons weten!

Land

Nieuwsbrief

Schrijf je in op onze digitale nieuwsbrief.